Rakontaro Genĝi - Kiricubo

 

Murasaki-Ŝikibu

Vortoj de la tradukinto

Informita pri la miljara datreveno de la ekesto de "Rakontaro Genĝi" en ĉi tiu jaro, mi aŭdacas traduki tiun faman romanon en Esperanton. Mi trovis la nunan jaron tre oportuna kaj instiga por entrepreni la traduklaboron.
Bonŝance, la redakcio de "La Movado" bonvolas afable aperigi ĝin felietone.
Ĉiu traduko estas malfacila, sekve ankaŭ tiu ĉi; mi tamen klopodos prezenti al vi facile kompreneblan legaĵon.
Tamen, la romano Genĝi estas tre longa, tial mi ne kuraĝas antaŭvidi, kiom longe daŭros tiu ĉi felietono. Mi diras nun al vi almenaŭ jenon: mia traduko ne povos kovri la tuton de la originala romano, nek ĝi estas laŭvorta plena traduko; sekve ĝi povas esti nur "Genĝi laŭ Tacuo Huĝimoto", nome laŭ mia interpreto. Antaŭdankon por via afabla legado.
(2008.03.21)


En kiu moŝta tempo ne konate, estis sola, kiu ĝuadis distingitan favoron, kvankam ne tiom pinte altranga inter amaso da asiduantaj vicedzinoj kaj kromedzinoj.
Tiaj matronoj, kiuj de sia servokomenco estis pretendemaj pri "mi la unua", malŝatis kun ĵaluzo la eminente prifavoratan. La kromedzinoj, samrangaj al la distingita aŭ malpli altrangaj ol ŝi, estis tiom pli maltrankvilaj.
Ĉe la matena kaj vespera servadoj, ŝi agitis al la homoj la koron, kaj ŝajnis ŝuldiĝi je rankoroj, iĝis eĉ tre afekcia, kaj malfortanimece revenemis siahejmen; ankaŭ tion lia moŝto trovis tiom pli "intime kompatinda", degnis ignori onikalumniojn, do estis tiel, ke ĝi aspektis ekzemplodona al la mondo, nome ŝi estis evidente favortraktata.
Ankaŭ la unuaranguloj kaj duaranguloj forturnis la okulojn ne tolerante rekte ĝin rigardi; tia estis la favoremo de lia moŝto. Eĉ en Ĥinujo, surbaze de tia afero en la mondo ekestis ĥaoso, iĝis bedaŭrindaj situacioj; tial laŭgrade inter homoj de la mondo aperis amaraj sentoj kun irititaj senpaciencoj kaj, fine, oni avertis kun la cito de la ekzemplero de la ĥina imperiestredzino Jang; sekve la kromedzino ne sciis, kie sin trovi en tiaj cirkonstancoj, ŝi tamen servis apogante sin sole je la senkompara favorkoreco de lia moŝto.
La patro jam forpasis; la patrino de malnova bona familio estis klera, kaj la filino ne bezonis timi malplivalorecon kaj plenumis ĉiujn preskaŭ ĉiujn kortegajn ceremoniojn eĉ antaŭ aliaj kromedzinoj, kiuj havas gepatrojn kaj ĝuas nun la bonan reputacion de la mondo; ŝi tamen malhavis apogindan kuratorecon, kaj mankis al ŝi io apoganta okaze de ĉiu solena aranĝo, tial ŝi ŝajnis esti evidente korsoleca.
Ĉu estis probable profunda ligo inter ambaŭ jam en la antaŭa mondo, naskiĝis al ili eĉ princeto pura kaj bela, kvazaŭ gemo, vere rara en la mondo. Lia moŝto bonvolis senpacience atendi, ĉu nun jam nun oni venos al la kortego montri la novnaskitan princeton; li venigis lin kaj vidis, ke ĉi tiu infano havas eksterordinare belegan fizionomion.

 

La unua princo estis naskita de la vicedzino Kokiden, filino de la dekstra ministro, kaj tiel grave protektata; oni ankaŭ traktis lin kara, kredante, ke sendube li iam staros kiel la kronprinco. Eĉ tiu ĉi tamen ne povis egali al la lume brilanta princeto. Mikado nur oficiale rilatis al la unua princo, kaj preferis fakte la pli junan princeton kiel sian trezorinfanon; lia moŝto lin senlime dorlotis.
Lia patrino, ne el malpeza deveno, origine ne estis destinita servi kiel ordinara korteganino kaj estis respektata pro la nobla personeco. Tamen pro la troa favorameco lia moŝto ne sole ne bonvolis ellasi ŝin eĉ momenton de sia flanko, ankaŭ degnis alvoki ŝin antaŭ ĉiuj ceteraj en okazo de muzikludoj, aŭ kiam okazis elegantaj aranĝoj. Mikado foje afablis kuŝadi kun ŝi ĝis malfrue en mateno, kaj ankoraŭ dumtage lasis ŝin resti apude.
Tiamaniere, lia moŝto inklinis teni ŝin ĉe si; ŝi estis nature rigardata kiel malpeza virino, ne konvena al kromedzino. Post la naskiĝo de la juna princeto, Mikado tamen ŝanĝis la traktmanieron de lia patrino konforme al iu grava.
Tial, la patrino de la unua princo, la vicedzino Kokiden, komencis suspekti, ke eventuale tiu ĉi juna princeto povus stari kiel la kronprinco. Ŝi enharemiĝis antaŭ ol ĉiuj ceteraj, kaj lia moŝto precipe ŝin ŝate zorgis; ŝi ankaŭ naskis filinojn de Mikado, tiel ke nur ŝian admonon la moŝto ne povis ignori: ĉiam ĉagrene ĝena li ŝin vidis.
La kromedzino, debila kaj malforteca, dependanta nur de la favoramo de lia moŝto, devis senti malfortanimecon kaj maltrankvilecon meze de multe da homoj, kiuj malŝatis ŝin kaj traserĉis makulojn ĉe ŝi; la troe profunda graco de Mikado efikis eĉ maldanke, kaj al ŝi neniam ĉesis diversaj afliktoj.
Ŝia buduaro estis nomata Kiricubo en plej malproksima angulo for de la moŝta rezidejo Seirjoŭden. Kiam Mikado vizitis ŝian buduaron, necesis preterpasi buduarojn de aliaj edzinoj; eĉ tro ofte lia moŝto frekventis; tion vidante, aliaj edzinoj neglektataj estis nature ĵaluzaj kaj rankoraj.
Ofte okazis insidaj priaranĝoj: kiam la kromedzino Kiricubo alvokita venis al la moŝta rezidejo, pontete aŭ koridore jen tie jen ĉi tie sur la pasvojo, malpuraĵoj estis disĵetitaj; tiel falbaloj de la kostumoj de ŝiaj ĉambristinoj estis ne tolereble makulitaj. Ankaŭ foje, pordojn de koridoroj, nepre pasendaj, oni fermis konspire trans- kaj cisflanke, riglis de ekstere; oni enfermis ŝin kaj ŝiajn akompanantinojn, tiel ke tiuj ĉi devis sin prihonti kaj estis perpleksitaj.
Tiel kreskis nenombreblaj ĉagrenoj de la kromedzino Kiricubo; ŝi suferadis de tiuj afliktoj kaj afekciiĝis. Tion vidante, Mikado intime sentis ŝveli en si tiom pli da kompato kaj aminklino al ŝi. Lia moŝto degnis ordoni eĉ translokigi alian kromedzinon loĝantan en buduaro najbara al la moŝta rezidejo, por ke ŝi uzu tiun ĉambron, kiam ŝi estis alvokita al li; rankoro de la forpelita virino fariĝis eĉ pli profunda.
Kiam la princeto fariĝis tri-jara, okazis soleno lin ekvesti per hakamo.
Por ne malsuperi je la antaŭe celebrita soleno de la unua princo, Mikado malavare uzis karajn objektojn el la palacaj trezorejoj, kaj ĝi okazis belege. Ankaŭ ĉe tio aŭdiĝis multe da oniaj riproĉoj. Kaj tamen oni ne povis malami la junan princeton, kiu grade kreskis kun senkompare bela vizaĝo, figuro kaj naturo. Homoj, racie pensantaj, admiris, ĉu povus aperi tia fenomena infano, tiom rara en la mondo.

 

Somere de tiu jaro la patrino de la princeto fartis malbone kaj petis permeson iri malsupren al sia naskiĝdomo. Mikado tamen ne donis al ŝi la permeson. Ankaŭ ĝis tiam ŝi ofte sentis sin malbone, kaj li jam alkutimiĝis al tio. Dum lia moŝto afable diris, ke ŝi restu ĉe li kaj oni vidu la staton ankoraŭ iom da tempo, tago post tago ŝia stato iĝis serioza.
Nur en la daŭro de apenaŭ kvin, ses tagoj, ŝi efektive iĝis senforta, kaj ŝia patrino petis kun plora ploro kaj fine ricevis la moŝtan permeson descendigi sian filinon al la hejmdomo.
Eĉ en tia tempo, zorgante eventualan malbonaĵon al la princeto, ŝi volis lasi la fileton en la kortego kaj sola eliri diskrete. Kiom ajn potenca estis lia majesteco, ne eblis reteni ŝin ĉe li; li bedaŭris kaj nedireble tristis, ke pro sia majesteco li ne povis akompani ŝin por ĝisrevidi.
La kromedzino Kiricubo, iam tiel aromante bela, estis kun vizaĝo malgrasa kaj malvigla, sed ne esprimis la triston per vortoj pro sia modesteco.
Vidante ŝin kuŝanta sen vortoj kaj kun malfacila spirado, Mikado timis, ke malaperus la pasintaj tagoj kaj venontaj tagoj kune kun ŝi. Li kun larmoj bonvolis doni al ŝi diversajn promesojn, sed ŝi kuŝis senvorte kun senkonsciaj okuloj; li estis tute ĉagrenita, ne sciante, kion fari estos plej bone.
Kvankam li jam degnis doni permeson al ŝia ĉaro ekveturi el la kortego, li tamen ankoraŭ ne volis adiaŭi ŝin kaj diris:
"Eĉ mortvojaĝe
Ni agu koincide,
Vi ja promesis;
Vi tamen ne kuraĝos
Ekiri sola sen mi."
Tiun moŝtan utaon ankaŭ ŝi trovis trista, kaj kuŝante ŝi rigardis lian vizaĝon kaj respondis:
"Ĉe la vivlimo
Mi tristas adiaŭe,
Dum mi ja volus
Deziri al ni ambaŭ
Kiom ajn longan vivon.
Se mi vere scius, ke la afero tiel iros..."
Ŝi, apenaŭ spirante, ŝajnis ankoraŭ ion diri, sed estis en tro da angoro; tial lia moŝto volis, ke oni retenu ŝin ĉe li ĝis la lasta momento.
Ŝia patrino tamen urĝis, ke oni preparas pripreĝon por ŝia resanigo tiuvespere en ŝia hejmdomo, kaj malgraŭvole li donis al ŝi la forpermeson.
Al lia moŝto premiĝis la brusto; li ne povis dormi kaj apenaŭ povis trapasi la nokton. Li delegis sian senditon al ŝia hejmo, kaj atendante ties revenon, li senĉese eldiradis maltrankvilajn vortojn.
La sendito vidis, ke homoj en ŝia domo faris bruadon kun plorado, kaj aŭdis, ke ĉirkaŭ la noktomezo ĉesis ŝia spirado; tiu senfare revenis kaj kun bedaŭro raportis tion al lia moŝto. Pro tro da afliktoj lia moŝto perdis juĝpovon por distingi objektojn unu de alia kaj entiriĝis.
Li volis teni la karan infanon ĉe si, sed oni malpermesis tion pro la funebrado de ties patrino, kaj lasis la princeton eliri de la kortego. Ne sciante, kio okazis, la princeto eĉ miris, ke la ĉambristinoj vagas plorante, kaj ankaŭ la patro lasis al si elflui larmojn. Mankas vortoj esprimi tian kompatindan disiĝon de la patro kaj la filo.

 

La funebra ceremonio estis plenumita laŭ la koncernaj reguloj. Ŝia patrino sopiris en ploro, ke ŝi volas supreniri al la ĉielo estante en la sama fumo el la kremaciita kadavro de la filino. Ŝi sekvis la korteganinojn en la funebra procesio kaj sopire eniris la ĉaron. En vere trista sentimento ŝi estis, kiam ŝi alvenis en la loko nomata Otagi, kie la ceremonio estis farita vere solene.
"Vidante antaŭ la okuloj la vantan kadavron, mi tamen daŭre imagis, ke ŝi ankoraŭ vivas en tiu ĉi mondo. Tio efikas al mi neniom, do mi rezignu ĉion, vidante ŝin iĝi cindro."
Tiel ŝi bonvolis diri brave, sed tamen ŝi preskaŭ falis el la ĉaro. Oni diris, ke ion tian ili ja timis. Ili konfuziĝis, kiel ŝin dece trakti.
De la kortego venis moŝta sendito, kiu laŭtlegis la mikadan proklamon, ke la rango de la tria grado estis kromdonita al la bedaŭrata. Estis tamen triste tion aŭskulti.
Dum la vivo la kromedzino Kiricubo restis eĉ ne vokata vicedzino, kaj tio nestis en la moŝta koro kiel io neplenumita; tial li aldone donacis al ŝi almenaŭ unu gradon pli altan rangon. Ĉe tio estis ankaŭ multaj, kiuj malamis la bedaŭraton.
Ŝiaj konatoj tamen nur post la forpaso rememoris, ke ŝiaj figuro kaj vizaĝo estis belaj; ke ŝia karaktero estis milda kaj sen difekto; ke oni ne povis ŝin malami, eĉ se oni volis ŝin malami. Ja pro la okulĝena favoramemo de la moŝto multaj kun flegma sinteno ŝin ĵaluzis, sed ŝia personeco estis tenera, kaj ŝi havis koron kun profunda emocio; ekzemple la moŝtaj servistinoj kun sopiro ŝin rememoris, kaj ŝajnis, ke pri tia sceno oni versis: "Nur poste oni vidas".
Pasis preteratente tagoj, dum Mikado intime sendis funebran senditon en ĉiu sepa tago. Kun la tempopaso li tiom pli malĝojis pri la morto de la kromedzino, tiel ke li tute evitis la regalvizitojn de aliaj vicedzinoj kaj kromedzinoj; li estis trempita nur en larmoj kaj nokte kaj tage; sekve homoj vidantaj tian aspekton de lia lamentado sentis sin jam aŭtune kun multe da rosoj.
"Eĉ post la pereo ŝi kaŭzas malagrablecojn; tiom favoramata ŝi ja estis," diris la vicedzino Kokiden ankoraŭ senindulge.
Ĉe okaza vido al la unua princo, Mikado rememoris sopire la junan princeton kaj ofte delegis la korteganinojn kaj sian mampatrinon, kiuj servis intime ĉe li, por demandi farton de la juna princeto.
Blovis aŭtuna ventego, kaj en vespero subite oni sentis haŭte malvarmon.
Mikado havis pli ol kutime multe da rememoraĵoj, kaj sendis ĉambelaninon nomatan Jugei-no-Mjobu al la hejmo de la bedaŭrata kromedzino.
Tiuvespere la luno estis bela, kaj li mem restis nur pripensanta. En tia plaĉa etoso, la moŝto ofte aranĝis ludon kun flutoj kaj kordoj. Tiaokaze, ŝi bone ludis kotoon kun aparte interesa kaj elstaranta sonado, kaj ĉe iuj vortoj ial tuŝintaj liajn orelojn Mikado sentis, kvazaŭ la sinteno kaj fizionomio de la kromedzino Kiricubo elstaranta super la aliaj nun en formo de iluzio kroĉe sin tenas ĉe li; tio tamen ne egalis al "realo en mallumo", kiel versaxjo pri sonĝo ne tiom diferenca de sonĝo.
Kiam la matrono Mjobu alvenis la domon de la kromedzino kaj eniris tra la pordego, estis sentebla trista atmosfero.
Ŝia patrino vivis vidvine, sed por zorge kreskigi la filinon, kiu fariĝis kromedzino, ŝi faris tie kaj ĉi tie en la domtereno prizorgojn, kaj ĉio aspektis almenaŭ ne malbela; sed de kiam la kara filino forpasis, ege alten kreskis ankaŭ la herboj, dum ŝi kuŝis en la lamentado, kaj nun tie aspektis aparte sovaĝe pro la ventego; sole la luno ĵetis sian lumon ne malhelpate tra la herboj prospere kreskintaj.

 

La patrino bonvenigis la matronon Jugei-no-Mjobu en salono rigardanta al la sudo, ŝi tamen ne tuj povis ion eldiri.

La patrino: "Mi restas ankoraŭ vivanta, tial mi sentas vere doloron; tiom pli da honto mi sentas ĉe tia respektinda sendito kiel vi, kiu afablis veni tra la rosoj sur la senorde kreskantaj herboj." Kaj efektive laŭ la vortoj ŝi ekploris sen deteno.
La matrono: "Ĉe mia vizito, mi sentas pli da doloro ol imagite, eĉ la animo kvazaŭ malaperus. --- tiel nia ĉambelanino, Naisi-no-suke, raportis al lia moŝto; efektive tia stato ne estas elportebla eĉ por mi, kiu estas maldelikata."
Kaj ŝi kun koro iom pli trankviligita transdiris la moŝtajn vortojn:
"Tiutempe, mi hezitis pensante, ĉu tio ĉi ne estas sonĝo; tamen kun la tempo, kiom al mi la koro trankviliĝis; mi ne eltenis tion, ke mi ne vekiĝis el la sonĝo. Mi havas neniun por konsulti. Ĉu vi ne bonvolus inkognite veni al la kortego? La juna princeto ŝajnas pendi ĉiam en mia koro; li estas kompatinda vivante en la larmema stato. Volu do frue veni al la kortego kune kun li. --- Lia moŝto tamen ne povis eldiri klare; multe da fojoj li premiĝis de larmoj. Dume oni trovus lian moŝton persono de malforta karaktero, kaj lia aspekto provi sin mem regi estas bedaŭrinda; mi tiel timis, kaj ne povante finaŭskulti liajn vortojn, mi eliris."
Tiel diris la matrono kaj al la patrino transdonis leteron de Mikado.
La patrino diris: "Mi ne bone vidas, tamen la dankinda alparolo estu mia lumo," kaj legis la leteron:
"Kun la paso de tempo mi povus esti distrita; atendante alvenon de tia tempo, mi pasigis la tagojn; tamen mi estas tro ĉagrenita por elteni la triston. Mi ĉiam zorgas la junan princeton, kiel li fartas. Min afliktas, ke mi ne vartas lin kune kun vi. Vi do bonvolu konsideri lin kvazaŭ ŝia bildo kaj enveni en la kortegon kune kun li." Tiel delikate li afablis skribi kun utao:
Je ventosono
Kun rosoj trablovanta
En Kamp' Mijagi
Pri eta lespedezo
Ne pensi mi ne povas.
Estis tiel, tamen ŝi ne povis legi ĝis la fino.
La patrino: "Longe vivi estas vere dolora afero, kaj tio penetras al mi en la korpon; mi imagas, kion pensus la spirito de la maljuna pino pri mi; kaj tio sola faras min hezitema. Do tiom pli hontema mi estos en la kortego kun multe da rigardoj. Ricevante ofte la respektindajn invitojn, mi tamen ne povos inklini al la vizito. Kian komprenon pri tio havas la princeto, mi ne scias. Ŝajnas, ke li rapidas veni al la kortego; mi nur kun tristo rigardas tion prava. Tion kaj ĉi tion mi intime pensas. Bonvolu tion ĉi transdiri al lia moŝto, mi petas. Mi estas en la bedaŭrinda stato; sed la princeto tamen estas ĉi-kune, kaj tio estas troa favoro por mi.
La princeto jam dormis.

La matrono: "Mi ŝatus vidi lin kaj detale raporti al lia moŝto la situacion; lia moŝto atendos senpacience mian revenon; cetere, profundiĝas la nokto." Tiel ŝi rapidis foriri.
La patrino: "Estas tre malfacile elteni la tenebron de la patrino ĉagrenita pro sia perdita infano. Eĉ nur parton de tiu tenebro mi ŝatus heligi, do bonvolu viziti min ne formale, sed persone; mi volonte konversacios kun vi. Entiuj ĉi kelke da jaroj, vi bonvolis veni vizite al mi, okaze de feliĉaj kaj fierindaj eventoj; sed nun mi akceptas vin kiel la senditon kun tiel malĝoja kazo; tion mi trovas multoble kruela turniĝo de la sorto. De kiam la filino naskiĝis, ŝi estis la persono, je kiu ni metis esperon; la edzo Dainagon diradis al mi ĝis la rando de sia agonio nur: 'Volu nepre plenumi la delongan deziron servigi ŝin en la kortego. Eĉ se mi mortos, ne forĵetu senbedaŭre la volon.' Komprenante, ke estus pli bone ne servi en la kortego sen potencaj kuratoroj, mi tamen lasis ŝin priservi por fideli al lia testamento. La abunda favoramo de Mikado estis ĉiuafere tro domaĝinda; kaŝante sian perplekson esti ne traktata kiel la aliaj, ŝi klopodis societumi kun ĉiuj aliaj; tamen ĉies ĵaluzoj profunde kuŝis, kaj kreskis okazoj dolorigi ŝian koron; ŝi fariĝis ne normala, kaj finfine okazis kiel tio. La aman kompaton tro respektindan de lia moŝto mi kontraŭe eksentis rankorinda. Ankaŭ tio ĉi estas tenebro de la patrina koro pro la perdita infano, ekster rezonado." Tiel ŝi apenaŭ diris, singultante, dum profundiĝis la nokto.

 

La matrono Mjobu: "Ankaŭ ĉe lia supra moŝto tiel. - Kvankam temas pri mia propra koro, mi senprudente trovis ŝin tiom aminde simpatia, ke oni miris tion rigardante; nun, kiam ĉio jam okazis, oni povas domaĝe senti, ke nia rilato ne devus longe daŭri. Mi mem kredas, ke eĉ iomete mi ne ofendis al aliaj la koron, tamen sole pro tiu ĉi persono, mi ŝuldiĝas je multaj rankoroj, kiujn mi ne devus ricevi kaj, rezulte post ĉio, mi estas tiel lasita sola; estas neniu rimedo kvietigi la koron, kaj mi iĝis tiom pli naiva stultulo; ankaŭ tio estus pro la kaŭza rilato el la pasinta mondo. Se tiel, mi ŝatus nepre scii, kia estis tio. - Lia moŝto ripetas tion jam tiom da fojoj kaj restas trempita en larmoj."
Tiel rakontis la matrono, kies vortoj ne ĉesis; ŝi daŭrigis plorplorante: "Ĉar la nokto tute profundiĝas, mi reiros por transdoni vianrespondon ankoraŭ en la nokto."
Kaj ŝi rapidis reiri al la kortego.
La luno estis ĉe eksinko; la ĉielo estis tute klara kaj la vento estis vere friska; voĉoj de insektoj el la herbaro aŭdiĝis kvazaŭ ellogi larmojn; estis herbejo, de kiu foriri malfacilis.
La matrono ne emis eniri en la ĉaron:
Ĝis elĉerpiĝo
Homeogriloj voĉas;
Ni larmas tamen
En la daŭro de longaj
aŭtunaj noktoj kune.
La patrino respondis ankaŭ per utao:
Herboloĝeje
Vi estas el la korteg'
Kun larmaj rosoj;
Ĉi tie trasonoras
Nur voĉoj de insektoj.
Ŝi tiel petis la matronon peri ŝian koron kvazaŭ el rankoro.
La patrino donacis sortimenton de ŝiaj kostumoj kun ornamaĵo de ŝia hararo, kiel memoraĵoj de la filino, ĉar ne estis okazo por konvena donaco.
Junaj servistinoj de la princeto, kiuj nature malĝojas, alkutimiĝis al la kortega vivo matene kaj vespere, sed nun sentis solece; do rememorante la situacion de la moŝto, ili hastigis la viziton de la juna princeto al la kortego. La vidvino tamen ne volis viziti la kortegon kun la princeto, pensante, ke oni trovos ŝian akompanon sinistra, kaj ŝi ne povus vivi sen la nepeto.
Reveninte al la kortego, la matrono estis frapita de kompato al la moŝto, kiu ankoraŭ ne estis en la kuŝejo. La korteto antaŭ la moŝtejo estis plena de aŭtunaj floroj nun aprezindaj; la moŝto ŝajnis rigardi ilin kaj kviete lasis apud si nur kvar-kvin spritajn servistinojn por konversacii.
En tiu tempo, kaj post la tagiĝo kaj post la vesperiĝo, la moŝto ĉiam bonvolis rigardi la bildaron laŭ "La senfina bedaŭro"<1>, la ĥina poemo de Baj Ĝjuji pri la tragedia amafero de la imperiestro Ŝŭancong kaj lia edzino Jang Juhŭan, akompanatan de utaoj de Ise kaj Curajuki: Li legis nur versojn pri la disiĝo en amo kaj doloro de la adiaŭo el la bildaro, kaj konversaciis kun la servistinoj pri tio.
Li afablis demandi al la matrono detale pri la hejmdomo de la kromedzino.
La matrono kviete raportis la aspekton de ŝia hejmdomo, ke ĉio estis trista kaj bedaŭrinda.
Li legis la leteron de la vidvino:
"Ĉe tro granda honoro mi ne scias, kien meti la koron. Ankaŭ ĉe tiaj afablaj vortoj mia koro iĝas malhela kaj mi estas konfuzita.
Ĉar velkis arboj
ŝirmintaj nin de venteg'
En nia korto,
Ne estas tag' kvieta
Por eta lespedezo."
Tiel, skribita estis nur la malordigita stato de la koro, sed la moŝto pensis, ke ŝia koro ne kvietiĝis, kaj tion preteratentis.

---
<1> "La senfina bedaŭro": poemo de Baj Ĝjuji (Bai Juyi), laŭ la Esperanta traduko fare de Hu Guozhu, 2000: temas amafero inter Ŝŭancong (Xuanzong) kaj Jang Juhŭan (Yang Yuhuan).

 

Por ne montri sian koron kun tiom da lamentoj la moŝto klopodis kvietigi la pensojn; al li tamen ne eblis traelporti la suferon: venis al li en la koron unu post alia eĉ la forpasinta iamo, kiam por la unua fojo li moŝtis alvoki la kromedzinon Kiricubo: "En tiamo, mi ne povis esti, eĉ dum momento, sen vidi ŝin; sed en la nuno, pasis la monatoj kaj tagoj eĉ en la tiela stato." Lia moŝto estis tiel nur konsternita. "Tute laŭ la testamentaj dispozicioj de la bedaŭrata edzo Dainagon, ŝia patrino plenumis la deziron servigi ŝin en la kortego; por tion danki mi pensadis, ke estu efika merito por ŝi; tamen nun diri tion jam estas vane."
Li diris tiel kaj trovis la patrinon kompatinda. "Eĉ en tiaj cirkonstancoj, se la princeto kreskos granda, ŝi povos renkonti nature okazojn, kiam ŝi trovos ĉion bona. Estos bone klopodi por vivi longe." Tiel li moŝtis diri.
La matrono montris al li la donacojn de la patrino. Tamen estus vane, ke li pensis: "Estus bone, se ĝi estus la harpinglo, kiu pruvis, ke oni ĝistrovis la loĝejon de la bedaŭrata Jang Juhŭan."
Ĉu viziulo
Ne estas por viziti
Tra iluzioj
Kaj fine trovi lokon,
Kie estas animo.
La pentrita figuro de Jang, eĉ se pentrita de majstra pentristo, fakte estas nur bildo sur papero, do ĝi ne havas aromon de la vera homo. Ŝia figuro, kun vango komparata al lotuso kaj brovoj al salikoj, aspektas tre bela en ĥineska kosmetikaĵo. Tamen, kiam la moŝto rememoris la sopire karan, amindan figuron de la kromedzino, tiam oni povis kompari nek kun koloroj de floroj, nek kun la voĉoj de birdoj. Parolkutime en mateno kaj en vespero, la moŝto kaj ŝi promesis unu kun la alia fariĝi la "birdo-duo kune fluganta en la ĉielo" kaj la "arbo-duo kun plektitaj branĉoj sur la tero" kiel versita en "La senfina bedaŭro", sed la rompita vivo ne plenumis tion, kaj tio ja iĝis rankoro ĉe la moŝto.
Sonoj de vento, voĉoj de insektoj, ĉe kio ajn la moŝto tristis. Ĉe Kokiden, longan daŭron sen vizito al la moŝtejo, la vicedzino donis ludon de flutoj kaj kordoj sub bela luno ĝis profunda nokto. Li moŝtis aŭdi, ke tio estas malagrabla afero, al kiu kruele mankas delikateco. Palaculoj kaj korteganinoj, kiuj observas la staton de la majesta moŝto en la lasta tempo, sentis sian koron time bat-bati.
La vicedzino Kokiden estis tia persono, kiu ĉe ĉio pretendas unue pri sia prospero, kaj kiu havas dornecan karakteron, tial ŝajnis, ke ŝi trovis la moŝtan lamentadon ne tiel grava, eĉ malpeza; kaj laŭ tio ŝi kondutis.
La luno subiris.
Eĉ super la nuboj
Estas larmoj lamentaj
Je aŭtuna lun',
Kial do klaras tiu
En la vepra loĝejo.
Kun prisopiroj super la hejmdomo de la kromedzino Kiricubo, la moŝto degnis daŭre vigili ĝis meĉo elbrulis. Ĉu nun estas jam la unua horo meznokte? Ĉar jen aŭdiĝis voĉo de la gvardianoj anoncantaj alternon de la noktaj deĵorantoj. Konsiderante ĉies okulojn, la moŝto eniris la kuŝejon, tamen endormiĝi al li malfacilis. Eĉ se li permesis al si leviĝi en mateno, la moŝto nature ekpensis: "Siatempe mi eĉ ne rimarkis, ke jam tagiĝis." Kaj li tamen ŝajne inklinis pigri en la matena politikaĵo.
Sen preni la manĝon, la moŝto finis matenan tableton da porcio nur per ŝajnigo; al plentabla tagmanĝo li eĉ ne turnis la okulojn, sekve la servantoj en la kuirejo ĉiuj lamentis, observante la tristan aspekton. Kiu ajn egale, proksime asiduantaj, ĉiuj, kaj viroj kaj inoj, suspiris inter si dirante: "Ve treege embarasa afero!" "Forte profundan kaŭzo-rezultan rilaton ili kredeble havis." "Nek insultoj, nek rankoroj de la homoj ie-tie ĝenas lian moŝton. Kio koncernas tiun ĉi aferon, ĉion li ignoras, do ankaŭ rezonadon. Kaj nun lia moŝto kondutas tiel, ke ĉion en la mondo li senescepte forĵetas." "Certe, ĝena afero."
Ili lamente flustris inter si, citante eĉ la ekzemplon de alia kortego.

 

Pasis nombro da tagoj kaj monatoj, kaj la juna princeto venis en la kortegon. Li dume kreskis brilante luma, efektive kvazaŭ estaĵo ekster tiu ĉi mondo; pro lia troa beleco la patra Mikado trovis lin sinistra.
Printempe de la sekvanta jaro, kiam oni decidis la kronprincon, la moŝto mem deziris la junan princeton esti tiu preter la unua princo; tamen tio estos malebla kun neniu kuratoro, kaj ankaŭ la mondo ne aprobus tion. La moŝto detenis sin de tiu ideo kaj ne montris tion eĉ miene. "Tiom multe la moŝto pripensis la aferon, tamen estis la limo." Tiel diris homoj en la mondo, kaj ankaŭ la vicedzino Kokiden, la patrino de la unua princo, iĝis trankvila.
La avino de la princeto tamen ne povis sin konsoli kaj estis deprimita: "Mi volus viziti la lokon, kie estas mia filino." Tiel ŝi deziris. Kaj, ĉu ŝia deziro realiĝis, finfine ŝi forpasis, kaj la moŝto tion trovis forte malĝojinda. La princeto estis ses-jara, kaj komprenis la situacion kaj ploris pro sopiro. La avino kaj la nepo vivis tiel familiaraj dum lastaj jaroj, kaj ŝi ofte ripetis sian triston foriri sola lasante la nepeton.
Post tio la princeto vivis nur en la kortego. Kiam li fariĝis sep-jara, oni komencis instrui al li legadon: montriĝis, ke li estas saĝa, malofte fenomena en la mondo, kaj Mikado trovis tion eĉ terura.
"Nun neniu volus lin malami, ĉar li estas sen patrino; bonvolu lin priami." La moŝto diris tiel, kaj kiam la moŝto vizitis la buduaron Kokiden, li prenis la princeton kiel akompananton, kaj li lasis lin eniri internen tra la kurteno. Eĉ ferocaj samurajoj kaj rankoremaj malamikoj emus rideti vidante lin kun tia aspekto; tial ankaŭ la vicedzino Kokiden ne kuraĝis lasi lin sen zorgo. Al ŝi estis du princinoj, sed ili ne povis egali vice al li. Ankaŭ aliaj moŝtaj edzinoj ne kaŝis al li sian vizaĝon.
La princeto aspektis tiel gracia kaj bele bongusta; oni trovis lin intima partio en la ludoj; ĉiu post ĉiu pensis tiel. Li estis eminenta ne sole en la ortodoksa lernado, sed ankaŭ kun sonoj de kotoo kaj fluto, kiuj eĉ sonoris je nuboj. Se oni nombrus ĉiujn ecojn de la princeto, tio estus tro teda; li estis tia personeco.
Ĉirkaŭ tiu tempo, inter gastoj el Koreujo estis fizionomiisto; Mikado tion eksciis, sed inviti lin en la kortegon estis maleble pro la priadmono de la eksmikado Uda. Do en granda sekreto la moŝto sendis la princeton al la gastdomo por fremduloj, ŝajnigante lin filo de Udai-Ben, kiu zorgas lin kiel kuratoro.
La korea fizionomiisto estis mirigita kun la kapo plurfoje flanken klinita.
"Li havas fizionomion por leviĝi al la plej supra rango, la patro de la regno nomata imperiestro; sed se tiel, okazos malordo en la regno. Se mi aŭguras, ke li fariĝos grava ministro por helpi politikon de la regno, li tamen ne havas tian fizionomion."
Ankaŭ Udai-Ben estis dokta kun granda talento, kaj la reciproka dialogo inter ili estis tre interesa. Ili versis ĥinajn poemojn unu por la alia. La koreo faris versaĵon pri la ĝojo, ke li povis vidi tian fenomenan fizionomion en la tempo, kiam hodiaŭ aŭ morgaŭ li foriros kaj, ke tio kontraŭe iĝis malĝojo; li versis tion amuze. Ankaŭ la princeto faris gustoplenan versaĵon, kiun la koreo ege admiris kaj dediĉis al li kelke da belaj donacoj. Ankaŭ de la kortego oni donacis al la gasto multe da aĵoj.
Tia famo nature diskoniĝis, kvankam oni ne lasis la sekreton tralikiĝi; tamen suspektis la avo-ministro de la kronprinco, kio okazis entute?
Mikado tute laŭ sia saĝa koro, jam antaŭe ordonis japanan ekspertiziston de fizionomio; kaj laŭ tio li komprenis, pri kio temas la aŭguro. Tial ĝis tiam, la moŝto ne igis la junan princeton esti kronprinco. Li tamen pensis: la korea fizionomiisto ja vere divenis; li ne volis, ke la princeto estu princo sen rango, nek ke tiu estu en situacio sen helpo de boparencoj; lia propra regado ankaŭ ne daŭros tiel longe; fari lin kortega vasalo estos utile en lia estonteco, tiel li kredis; tiom pli multe la moŝto igas la princeton lerni la koncernajn sciojn.
Elstare kapabla li estis, do estis vere domaĝe lasi lin esti vasalo; se tamen li restos princo, la mondo turnos al li suspektemajn okulojn; sekve, kiam la moŝto igis eminentan astrologon aŭguri, tiu diris la saman aferon, kaj tial la mosto degnis doni al la princeto la familian nomon Genĝi.

 

Kun la paso de jaroj kaj monatoj, Mikado tamen ne havis tempon forgesi la forpasintan amatinon. Por eventuale sin konsoli, la moŝto apuden venigis aliajn virinojn: "Ha, malestas eĉ tia, kiu ŝajnas esti simila." Tiel ĉio kaj ĉio iĝis kaŭzo por lia deprimiĝo.
Tamen estis certa persono kun bona reputacio; ŝi estis la kvara princino de la eksmikado, kaj vizaĝe kaj figure gracia; ŝia patrino, la eksmikada edzino, guvernis ŝin laŭ nesuperebla maniero.
Naiŝi-no-suke, unu el la ĉambelaninoj de la moŝto, estis persono el la tempo de la eksmikado; ankaŭ ties palacon ŝi ofte vizitis kaj bone konis; ŝi ŝatis la kvaran princinon de ŝia infaneco, kaj ankoraŭ nun ŝi revidas ŝin de tempo al tempo, kaj supren raportis: "Oni permesas al mi servi palace jam en tri generacioj kaj mi vidas, ke neniu estas simila fizionomie al la bedaŭratino; tamen la kvara princino de la eksmikado naskiĝis vere simila al la bedaŭrata, mi vidas. Ŝi estas malofte ekzistanta, bela virino." "Ĉu vere?" La moŝto tenis tion en la koro, kaj fervore esprimis sian kordeziron.
Ŝia patrino tamen estis singardema: "Ha terure; la vicedzino Kokiden, la patrino de la kronprinco, estas persono de forta karaktero, kaj kromedzino Kiricubo ricevis evidente kruelajn molestojn, sekve sinistre."
Kaj ŝi ne rapidis la decidon, tamen ŝi baldaŭ forpasis. La princino restis kun malfortanimeco, kiam la moŝto pli fervore sin proponis: "Mi same regalos ŝin, kiel miajn infanojn en la palaco."
Virinoj servantaj je la princino, homoj prizorgantaj, ŝia pliaĝa frato, princo Hjoŭbu-kjo, kaj aliaj pensis: "Volu loĝi en la kortego, prefere ol tiel vivi maltrankvile, kaj konsolu al vi la koron." Kaj oni decidis ŝian enkortegiĝon.
Huĝicubo, oni nomas ŝin. Vere, kaj fizionomie kaj figuraspekte, ŝi estas simila al Kiricubo, kiom mirinde. Tiu ĉi ĝuas bonan statuson, ankaŭ la regaloj de la mondo funkcias bone, kaj neniu ŝin riproĉas; sen ĝeno, ĉio ideala.
La kromedzino Kiricubo havis statuson, kiun oni ne pardonis al ŝi, kaj tamen la moŝta favoramo malplaĉis al ĉies okuloj. Kvankam Kiricubo ne estis forgesita, tamen lia koro nature transiris al Huĝicubo, kaj la animo en la moŝto ripozis; tio estas la tristeco en la homa mondo.
La princo Genĝi ĉiam estadis apud Mikado, tiom pli la princino Huĝicubo, ofte vizitata, ne povis esti nur hontema. Kiu damo povus pensi, ke ŝi malsuperas al la aliaj? Ĉiu estas respektive bela, tamen jam ne estas en sia plejjuneco, dum ŝi estas tre juna kaj aminda.
Ŝi klopodis sin kaŝi, tamen nature ŝi estis ekvidata de Genĝi. Kvankam li nenion memoris pri sia patrino, li trovis tion tre feliĉa en la infana koro, ĉar la ĉambelanino Naiŝino-suke diris, ke Huĝicubo tre similas al lia patrino, kaj li pensis: "Ĉiam mi ŝatus renkontiĝi kun ŝi, kaj mi volus esti alkutimiĝinta ĉe ŝi."
Ankaŭ al la moŝto plej plaĉis ambaŭ: "Volu ne malŝati lin; ial strange, vi ŝajnas esti lia patrino; ne pensu lin malĝentila, kaj bonvolu lin priami; ĉe la fizionomio kaj ĉirkaŭ la brovoj, li estas tre simila al sia patrino, kaj prave vi ŝajnas esti lia propra patrino; ankaŭ tio estas natura."
Tial ankaŭ laŭ la infana koro, Genĝi montris siajn kordezirojn okaze de printempaj floroj aŭ aŭtunaj ruĝfolioj; pli ol ĉiun li sopiris al Huĝicubo, kaj la vicedzino Kokiden, kiu ne havis amikan rilaton ankaŭ kun ŝi, al kiu krome aldoniĝis la malamo de antaŭe, trovis la princeton Genĝi malagrabla.
En komparo kun la aspekto de Huĝicubo, kies reputacio je la aromeco estas senekzempla en la mondo, la princo Genĝi estis bela al neniu kompareble; sekve la homoj de la mondo nomis lin luma princo. Huĝicubo estas vice preskaŭ egala al lia favorateco, kaj oni nomas ŝin brilanta sunprincino.

 

La knaban figuron de tiu ĉi princeto la moŝto ne volis ŝanĝi, sed oni solenis lian adoltiĝon, kiam li estis dek-du-jara. Mikado mem iniciatis ion kaj tion por la soleno kaj aldonis pliajn krom la fiksitaj aranĝoj. La adoltiĝa soleno de la kronprinco antaŭ unu jaro havis bonan reputacion, celebrite pompe en Ŝiŝinden, la ĉefa palaco; ĉi-foje oni celebru ĝin tamen ne malpli lukse. Ankaŭ festenoj tie kaj ĉi tie donataj estu plej bonaj kaj belaj laŭ la precipaj instrukcioj de la moŝto; se ne, ili povus esti maldelikate plenumitaj nur burokrate de la koncernaj trezoroficejo kaj grentenejo.
En la orienta ĉambro de Seirjoŭden, la ĉiutaga palaco kie la moŝto sin montras, oni metis la tronon kun rigardo al oriento, kaj antaŭ ĝi seĝojn por la kronato, Genĝi, kaj por la kronanto, Maldekstra Ministro. Je la kvara posttagmeze envenis Genĝi. La mieno kun knaba hararo, aromo de la vizaĝo; ŝanĝi tion estus domaĝe. Ministro pri Financo servis hararanĝe.
Kiam oni tondis lian vere belan hararon, oni reale sentis doloron; la moŝto pensis: Se tion ĉi vidus lia patrino. Li ne povis ĉe tio reteni larmojn, sed tamen eltenis kun animo refortigita.
Post la adolta kroniĝo Genĝi retiriĝis en la ripozejon; li ŝanĝis veston per la kostumo por plenkreskulo kaj venis malsupren sur la orientan korton. Je lia aspekto fari dankdancon ĉiuj lasis fali larmojn. Mikado pli ol ĉiuj aliaj ne povis elteni kaj trovis sin trista, repensante pri la iamo kun ties patrino, kiun li okaze forgesis lastatempe iel distrite. En la aĝo ankoraŭ tiel infana li povus aspekti malpli vidinda, kiam oni aranĝis hararon plenkreskule; tiel prizorgis la moŝto; fakte tamen aldoniĝis mirinda amindeco al li.Inter la kroninta Maldekstra Ministro kaj lia edzino el la rojala familio naskiĝis filino, kiun ili tre kare guvernis. Al tiu filino venis private deziresprimo ankaŭ de la kronprinco. La patro tamen pripensis: Kion fari kun tio? Ĉar li kovis intencon ŝin doni al tiu ĉi princeto Genĝi. Ankaŭ de Mikado venis intima deziro pri tiu afero. "Ĉar al li mankas kuratoro ĉe la adoltiĝo, almenaŭ ŝi servu al li por la apudkuŝo." Estis tia instigo, kaj la ministro estis preta por tio.
La princo Genĝi retiriĝis en la ripozejon. Kiam oni trinkis festan sakeon, li venis kaj sidiĝis en la plej lasta loko post aliaj princoj. La ministro iel aludis sian filinon al li, sed la princo, en la aĝo ĉiel hontema, ne faris signifan respondon.
Moŝta ĉambelanino peris vortojn de Mikado, ke la ministro venu antaŭ la moŝton, do li venis antaŭen. La objektoj degne donitaj por danki la ministron estis transdonitaj pere de alia ĉambelanino: Blanka granda vesto kaj kompleto da kostumoj; ĉiuj kiel kutime.
Okaze de la pokalo, la moŝto versis:
Ĉe la infana
Harlig' unuafoja,
Ĉu vi enligis
Koron por longa vivo
Promesita kuniri.
Tiel li igis la ministron certigi tion.
Daŭros harligo
Kun la profunda koro
Forte ligita,
Se paliĝos neniam
La densa ŝnurpurpuro.
Li respondis tiel kaj de la koridoro iris malsupren sur la orientan korton kaj faris dankdancon. Oni donis al li ĉevalon kaj falkon de la kortego.
Ĉe la orienta ŝtuparo princoj kaj nobeloj vice staris kaj ricevis donacojn laŭ sia respektiva rango. Manĝaĵoj kaj fruktoj oferitaj antaŭ Mikado estis pretigitaj de Udai-Ben. La buloj el malmole kuirita rizo, ĉineska kesto kun donacoj estis surmetitaj spacomanke; la nombro estis entute pli granda, ol tiu de la kronprinco; eĉ kontraŭe, tiu ĉi estis grandioza, kiom neniam aŭdite.

 

Tiuvespere la princo Genĝi venis al la hejmo de Maldekstra Ministro. La soleno de la nupto kun lia filino estis plenumita brile, kiel senekzemple en la mondo. La ministro trovis lian amindan figuron terure bela. La filino mem estis iomete pliaĝa, dum Genĝi estis ankoraŭ juna, sekve ŝi sentis hontemon pro sia aĝo. La fido de Mikado al Maldekstra Ministro estis tre granda; plie ankaŭ lia unua edzino estis la fratino de Mikado el la sama ventro, do li estis, rigardata de ĉiuj flankoj, brila; kaj eĉ la plej amata princo de Mikado venis kiel lia bofilo; do tiom pli lia potenco fariĝis granda; kaj la potenco de Dekstra Ministro, kiu estas avo de la kronprinco kaj certe regos la mondon, estis tiel superita sen kontaŭstaro.
Maldekstra Ministro havis multe da infanoj el pluraj ventroj. La filo el la unua edzino estis Kuroŭdo-no-Ŝoŭŝoŭ; li estis pli juna kaj bela; Dekstra Ministro ne povis pretervidi tion, kvankam li ne estis en amika rilato kun la maldekstra; sekve li edzigis lian filon al sia kvara filino kore amata; kaj estiĝis bona rilato inter ili, ke unu zorgas ne malpli bone la alian.
La princo Genĝi ne povis trankvile loĝi en la domo de la edzino, ĉar la moŝto ĉiam lin alvokis. En la koro li pensis ekskluzive nur pri la bopatrino Huĝicubo, ke ŝi estas persono sen analogo en la mondo: "Mi ja dezirus vidi tian virinon, sed ne ekzistas virino eĉ simila al ŝi. Mia edzino estas tre bela, kaj ŝajnas, ke ŝi estas persono edukita zorgeme, ŝi tamen ne sidas bone en mia koro." Li pensis tiel. En sia infaneco li ekskluzive sopiris la bopatrinon, kaj la tiama sento ankoraŭ ĉiam okupis lian koron; ĝisdolore li prisopiris ŝin.
Post la maturiĝo de Genĝi la moŝto ne lasis lin eniri internen de la kurteno, malkiel antaŭe. En okazoj de flutoj kaj kordoj Genĝi agordis sian fluton al la sonoj de ŝia kotoo; nur per la voĉo de Huĝicubo je unu-du vortoj li sin konsolis, kaj al li plaĉis restadi en la kortego. Kvin-ses tagojn Genĝi restis en la kortego; tamen nur du-tri tagojn li vizitis la domon de la edzino. Ĉar li estis ankoraŭ juna, oni do rilatis al li indulge en ĉiuj aferoj kaj lin traktis zorgeme. Lia bopatro selektis la servistinojn de la juna paro el tiuj kun bona reputacio; li ankaŭ klopodis aranĝi ludojn por distri lin je lia koro.
En la kortego li loĝis en la iama buduaro de sia patrino Kiricubo kun lasamaj servistinoj. La hejmdomo de la patrino ankaŭ estis riparita plej bone laŭ la moŝta ordono al la riparejo kaj ĉarpentejo de la kortego. Ĉar aspekto de la originaj boskoj kaj montetoj en ĝia ĝardeno estis ankoraŭ interesaj, oni plivastigis la lageton kun pli plaĉa gusto. "Mi ja volus loĝi kune kun la persono priamata en ĉi tiu loko." Nur tiel daŭre li prisopiradis ŝin preskaŭ suferante.
La nomo "Lumanta Princo" devenis de tio, ke tiu korea fizionomiisto nomis lin tiel por laŭdi; oni tiel diras.
(fino de Kiricubo)