Murasaki-Ŝikibu
"Luma Genĝi": nur la nomo sonas bombaste, sed ŝajnas, ke li efektive havis ankaŭ multe da fiaskoj, kiuj perfidas la nomon. Krome, oni plu aŭdas eĉ en la postaj generacioj pri nombro da liaj amaferoj, kaj disvastiĝis famo, ke li estis frivola viro; Genĝi mem timis tion, tamen eĉ aferon, kiun li tenis diskreta, oni plu rakontas klaĉeme.
En efektiveco li tamen sin ĝenis sufiĉe antaŭ la mondo kaj afektis sin serioza; sekve mankis epizodo erotika kaj amuza, do, la legenda amaĵisto "Katano-no-ŝoŭŝou" lin mokridus.
Ankoraŭ kiam Genĝi estis Gvardia Vicestro, li ofte deĵoris en la kortego kaj revenis nur malofte en la domon de Maldekstra Ministro, kies bofilo li estis. En lia domo oni suspektis, ĉu li devias pro diskreta amaĵo. Li tamen havis tian karakteron, ke li ne ŝatas tian flirte banalan kaj surlokan amaferon; malofte tamen li agis kiel tute alia persono, ĉar li mem ne povis bremsi sian propran korinklinon droni en amon nekonvenan al si.
Ne estis serenaj tagoj en longa pluvado kaj daŭris tagoj de malbona aŭguro en la kortego; tio devigis lin longe resti pli ol kutime en la palaco. En la domo de la bopatro oni prizorgis lin kaj trovis tion rankora, kaj tamen preparis belajn kostumojn laŭ mirinda fasono, kaj ties filoj ankaŭ diligente servis en la deĵorejo de Genĝi.
Inter la filoj, Toŭ-no-ĉuŭĵoŭ (antaŭe Kuroŭdo-no-ŝoŭŝoŭ), naskita de la plijuna fratino de Mikado, estis intima amiko de Genĝi; okaze de ludoj kaj amuzaĵoj li kondutis pli facile kaj familiare kun Genĝi, ol aliaj. Ankaŭ li malvolonte vizitis sian edzinon, kiun kare zorgis lia bopatro Dekstra Ministro; li estis tia flirtulo virinamanta.
Li ankaŭ ornamis okulĝene brila sian ĉambron en la patra domo. ĉiuokaze, kiam Genĝi eniris kaj eliris la domon, li akompanis lin nokte kaj tage; li estis kune kun li kaj en lernado kaj en ludado; preskaŭ en ĉio li ne postrestis de Genĝi. Dum li ĉie lin ĉirkaŭsekvis, nature li malhavis sinĝenon; li estis tiel intima kun la bofrato Genĝi, ke li ne povis kaŝi, kion li pensis en la koro.
Dum pluvado vesperiĝis unu tago; ĉe la vespera pluvo silente daŭranta, homoj estis malofte videblaj en la ĉambroj de la palaco; ankaŭ en la ĉambro de Genĝi estis pli kvieta etoso ol kutime; li legis ion proksime de la lumo. Lia amiko volis eltiri leterojn skribitajn sur buntaj paperfolioj kuŝantaj en la proksima ŝranketo kaj volis nepre legi ilin, sed Genĝi ne permesis al li tion: "Mi ja montros al vi iom da leteroj nediskretaj, sed ne tiujn malbelajn."
"Mi ja volas legi ĝuste tiujn intimajn, kiuj ĝenos vin, se ili estos legataj. Se temas pri ordinaraj, banalaj leteroj, eĉ mi interŝanĝas tiajn laŭ respektiva nivelo. Kiam virinoj, kiuj vin rankoras, aŭ kiuj vin atendas vespere, tiam ili skribis al vi; ĝuste tiaj leteroj estas vidindaj," li grumblis.
Gravaj, nepre kaŝindaj leteroj ne devus esti simple metitaj aŭ dismetitaj en tia facile tuŝebla ŝranketo, sed devus esti profunde konservataj en alia loko; leteroj, kiuj kuŝas ĉi tie, estus probable facilanimaj leteroj venintaj de duaklasaj virinoj; vidante supraĵe nur kelkajn, li diris: "Brave, tiom da diversaj specoj ja ekzistas."
Kaj laŭsupoze li demandis, kiuj ilin skribis: "Kiu estas tiu ĉi, kiu estas tiu." Tiel li provis identigi la skribintinojn; foje trafe, foje maltrafe. Genĝi trovis tion ridinda, kaj kun malmulte da vortoj li nur mistifikis, kaj kolektinte ĉiujn, li ilin forkaŝis kaj diris: "Devus esti vi, kiu tenas pli grandan kolekton. Mi ŝatus vidi iom el ĝi, kaj tiuokaze mi ja volonte malfermos ankaŭ mian ŝranketon." Kaj la amiko tamen respondis al li: "ĉe mi apenaŭ estas io valora por viaj okuloj."
Kaj diris Toŭ-no-ĉuŭĵoŭ aldone: "Grade mi komprenas, ke inter virinoj ekzistas apenaŭ tia, kiun oni trovas precipa, kaj pri kiu oni ne bezonas plendi. Se temas pri supraĵa etoso, estas ja multaj, kiuj lerte skribas literojn, aŭ scias kun takto fari respondojn laŭ respektiva situacio; tamen, se oni provas selekti iun talentan efektive en certa kampo, oni preskaŭ ne trovas absolute taŭgan. Estas multaj malplaĉaj, kiuj paradas respektive nur siajn fortajn punktojn kaj mokas aliajn. Iliaj gepatroj ĉiam dorlote prilaŭdas ilin, kaj tiuj kare vartitaj fraŭlinoj eventuale plaĉas al viroj, kiuj aŭdas nur pri kelkaj supraĵaj avantaĝoj. Se virino estas milde naiva kaj juna kun bela vizaĝo, sed havas nenion por fari, ŝi entuziasmiĝas en iu artaĵo nur imitante aliajn; kaj tiel ŝi nature proprigas al si almenaŭ unu artaĵon; tiam ŝiaj ĉirkaŭantoj nenion diras pri ŝiaj malfortaj punktoj, sed prilaŭdas nur parton, kiu ŝajnas apenaŭ funkcii. Kial oni povus malice konjekti, ke efektive ŝi tiom ne indas, mem ne vidante ŝin? Preskaŭ neniam povas okazi, ke oni ne desapontiĝas, kiam oni kunvivas kun tia virino akceptinte tion vera."
La plene memfida aspekto, kun kiu li tiel lamentas, kreis etoson hezitigi; kaj Genĝi pensis, ke ne ĉio ĉiun trafas, sed li kunsentis pri kelkaj kaj diris kun rideto: "ĉu estas tia virino, al kiu mankas eĉ apenaŭa merito?"
ĉuŭĵoŭ daŭrigis: "Kiu alirus tiun trompite, se tiu estus tiel mizera? Virinoj de banala kvalito kun nenia avantaĝo kaj simpatiaj virinoj kun delikata kvalito, iliaj nombroj estas egalaj. Se virino estas naskita en la supera klaso kaj kare prizorgata, ŝiaj difektoj estas apenaŭ videblaj; sekve ŝia etoso estas nature aparta. ĝuste en meza kvalito devas esti multaj kun videblaj karakteroj kaj elstarantaj personecoj, kaj ankaŭ iliaj diferencoj estas evidentaj. Pri la malsupera kvalito mi eĉ ne emas aparte atenti."
ĉar li havis atmosferon, kvazaŭ li ĉion povoscias, Genĝi interesite plu demandis: "Kion signifas tiuj kvalitoj? Laŭ kiuj kriterioj ni povas klasifiki ilin en tri kvalitojn? Estas persono, kiu naskiĝis en la alta klaso, sed falis en la malaltan rangon; kaj estas ankaŭ alia, kiu naskiĝis en la ordinara klaso, sed parvenuis je la alta rango kaj orgojle ornamas sian domon kaj kredas esti ne malsupera ol la aliaj. Nu, kiel vidi diferencon inter ili?"
Dum Genĝi demandis tiel, venis Hidarino-umanokami kaj Toŭ-ŝikibunoĵoŭ por kune partopreni en lia deĵorado de malbonaŭgura tago. Ili estis renomaj amaĵistoj kun lerta lango, kaj ĉuŭĵoŭ kaptis ilin kvazaŭ atendite; ili priparolis diversajn kvalitojn de la virinoj. Estis tamen multe da vere malagrablaj eldiroj.
ĉuŭĵoŭ daŭrigis: "Estas parvenuo el ne tiom alta klaso, pri kiu homoj en la mondo pensas aparte; kaj estas naskito de nobla familio, kiu tamen ne havas rimedon tramondumi, perdas reputacion de la mondo laŭ ŝanĝiĝoj de la socia situacio, vivas sen financa apogo, tamen puntilie kun alta fiero; laŭ diversaj konsideroj ni klasifiku ilin ambaŭ je la meza kvalito. Kaj lastatempe ni povas trovi iujn rimarkindajn ankaŭ en la klaso de provincestro tiel nomata "zurjoŭ" ĉiutage okupita de provinca administrado; tiu ankaŭ apartenas al la meza kvalito. Mezrangaj funkciuloj de nemalalta klaso, kiuj vivas modeste kaj komforte kun akceptebla reputacio de la mondo, donas al ni vere freŝan impreson ol la duonbakitaj altranguloj. Inter iliaj filinoj, kare kaj dorlote vartitaj per zorgemaj manoj apogite de la financa forto, estas ankaŭ multaj tiom maturaj, ke ilin trovi riproĉindaj oni ne povas. Estas multaj ekzemploj inter ili, kiuj kaptis neimagitan bonŝancon, servante en la kortego."
Kiam li diris tion, Genĝi reagis ridante: "ĉu ĉio dependas de financaj fortoj?"
ĉuŭĵoŭ diris duonŝerce: "Ne decas, ke vi diras tion."
Umanokami ekparolis: "Estas fraŭlino de nobla familio, kies reputacio kongruas kun la origina klaso, sed ŝi ne estas bone edukita laŭ ŝia parolo, ago kaj etoso; ni nur bedaŭras, kial la familio edukis ŝin tia. Estas konsekvence, ke la familio edukas sian filinon eminenta konvene al la klaso kaj reputacio; ni pensas tiel, kaj ni ne trovas tion mirinde malofta. ĉar temas pri la supera kvalito el la supera klaso, kiun tamen tia, kiel mi, ne povas atingi; mi ne parolos plu.
Nu, se troviĝas neimageble aminda fraŭlino enfermita en soleca dometo en densaj sovaĝherboj konata de neniu en la mondo, tio donas al mi feliĉan senton pli ol aliaj. Kial en tia loko? Tiu eksterimagebleco ial tiras nian koron; se virino, nekonate vivanta en profundo de ordinara dometo kun maljuna patro malbele grasa kaj kun frato maldelikata, havas terure altan fieron kaj lerte montras siajn lernitajn artaĵojn, ŝi vekas nian intereson pro la eksterimagebleco, eĉ se temas nur pri iomete da avantaĝo. Se ni elektus iun senmanke perfektan, tia virino ja ne sukcesus; tamen ni malfacile forlasus ŝin." Tiel parolante, Umanokami turnis sin al ŝikibunoĵoŭ.
Tiu tamen diris nenion; supozeble ŝikibunoĵoŭ pensis, ke Umanokami aludis pri liaj fratinoj, kiuj havas sufiĉe bonan reputacion de la mondo.
"Nu, mi dubas, ĉu troviĝas idealaj eĉ inter la superkvalitaj." ŝajnis, ke tiel pensas Genĝi. Loze vestita per ĉiutaga robo sur blankaj subvestoj pluroble surmetitaj, li sidis en duonkuŝa pozo; lia figuro reflektiĝis je lumo kaj aspektis vere bela kvazaŭ virino. Oni povus pensi, ke por li ne sufiĉas selekti la plej superan el la superaj.
Ili daŭrigis la konversacion, kaj Umanokami plu parolis: "Se oni elektas sian edzinon el inter multe da virinoj, kun kiuj oni rilatas supraĵe, estas malfacile trovi taŭgan; eĉ se temas pri viroj, estas same malfacile elekti vere taŭgajn personojn por la kortego, kiuj servas kiel vere gravaj kolonoj de la lando. Kiom ajn iu estas talenta, tiu tamen ne povas plenumi sian taskon unuope aŭ duope; superuloj estas subtenataj de subuloj, kaj subuloj servas al superuloj; ĉar la mondo estas tre vasta, ili kunlaboras tiel reciproke. Se tamen temas pri dommastrino en malvasta domo, devas esti multe da diversaj kondiĉoj nemankeblaj; se io estas bona, aliaj tamen ne estas bonaj, kaj tiel ĉio ne estas kontentiga; kaj tiel estas malmultaj, kiujn oni povas iel-tiel toleri. ĉar ne por kompari multajn virinojn laŭ kaprico de flirtemo, ni tamen deziras decidi unu virinon kiel solan kunvivantinon dum la vivo kaj preferas selekti tian virinon, kiu ne ĝenas nin klopodi propramane ŝin poluri, kaj kiu spontane trafas nian koron; do nature estas tre malfacile trovi ĝustan kunulinon. Se ne ĉio iras laŭ la espero, oni tamen geedziĝas pro certa kaŭzorilato; kaj tial viro, ne povante forĵeti la rilaton, kunvivas sen disiĝo; tia viro aspektas iel sincera, kaj ankaŭ la virino, ne forĵetita, ŝajnas havi bonajn punktojn kaj esti delikata. Nu, kion pensi pri rilatoj inter geedzoj? Kvankam mi vidas multajn geedzojn, preskaŭ neniam ekzistas tia rilato, kiu tiras al mi la koron. Kiom da virinoj estus taŭgaj por junaj princoj selekti la plej superan, mi tamen dubas."
Umanokami daŭrigis: "Siajn mankojn lerte kaŝas tia virino beleta kaj evidente juna, kiu klopodas ĝentile konduti siazorge por eviti riproĉojn, zorgas pri milda vortumo per maldensa tuĉo por skribi leterojn, maltrankviligas viron senpacience atendantan ŝian kategorian respondon, kaj eĉ englutas parolon eligante nur unu-du vortojn per apenaŭ aŭdebla voĉo, kiam li apenaŭ proksimiĝas al ŝi. Oni kredas, ke ŝi estas eleganta, kaj ŝin galantas, sed tia virino poste emas droni en frivola amorado. Tio estas ĉefa difekto de virino, mi diru.
Laŭ la vidpunkto prizorgi edzon, kion oni antaŭ ĉio ne povas neglekti, ŝajnas, ke estas superflue tro taksi emociojn kaj beletran talenton de edzino; tamen, se ŝi estas ekskluziva dommastrino kun taŭzita hararo kaj sen ŝminkado,... Nu, ĉu la viro emus aparte rakonti tion al aliaj homoj, kion li vidas kaj aŭdas en sia laboro? Li volas konversacii nur kun sia intima edzino, kiu lin komprenas, aŭ kun spontana rido, aŭ kun larmoj, aŭ indigno kontraŭ faroj de aliaj homoj. Kaj tamen, se la edzino ne emas kompreni lin, li pensas, por kio utilas liaj paroloj al ŝi, kaj li nature sin turnas flanken kaj ellasas al si mem sian emocian krion kun rideto je rememoro. Se tiumomente ŝi stultamiene rigardas al li kun demando, kio al li okazis, li pensas tion nur bedaŭrinda.
Se tiel, estas ne malbone fari sian edzinon el tia virino, kiu estas nur infaneca kaj naiva, flikante ties difektojn. Indas trejni sian edzinon, kvankam tio ne estas certigita. Se oni loĝas kun ŝi, tiu ja povas prizorgi ŝin, taksante ŝin aminda; tamen se oni loĝas aparte de ŝi, tiu devas sciigi necesajn aferojn al ŝi, dum ŝi ne povas mem fari juĝon pri praktikaĵoj kaj amuzaĵoj, kaj restas sen zorgema dispono; tio estas domaĝa kaj netolerebla manko de tia virino. Male, troviĝas tia virino ĉiam iom malafabla kaj malsocietema, kiu tamen neatendite montras rimarkindan elstarecon."
Tiel parolis Umanokami, la argumentisto kun ĉiaj rezonadoj, sed ne povis eltiri sian konkludon kaj suspiris profunde, kaj daŭrigis:
"Se la afero statas tiel, oni jam ne povas juĝi laŭ la familio, kaj tiom pli la fizionomioj estas ekster la konsidero. Sekve, estas bone elekti sian kunulinon por la tuta vivo nur el tiaj virinoj, kiuj estas ekskluzive nur honestaj kaj bonkoraj, kondiĉe, ke ŝi ne havas fatale malbonan karakteron. Se aldone tion akompanas eminenta kvalito, talento kaj prizorgemo, tiuj estas kromgajnoj; kaj eĉ se troviĝas iom da mankoj ĉe ŝi, oni ne faru pli da postuloj de ŝi. Se ŝi estas fidinda kaj konfidebla, kaj havas moderan karakteron, ŝi nature ricevas supraĵan simpatiecon.
Tamen estas tia virino, kiu montras sin afekte hontema, pacience eltenas sin rezignante rankorajn vortojn, kaj supraĵe ŝajnigas sin, kvazaŭ nenio okazas al ŝi; kiam ŝi tamen jam ne povas teni ĉion en sia koro, ŝi elĵetas neesprimeble terurajn vortojn, aŭ lasas tristan utaon sur sinmemoriga aĵo, por ke la viro ne forgesu ŝin, kaj sin forkaŝas en profundan montvilaĝon aŭ en solecan marbordon.
Kiam mi estis ankoraŭ infano, aŭskultante servistinon voĉlegi tiajn rakontojn, mi estis tute kortuŝita kaj eĉ lasis larmojn fali, ĉar mi kompatis tiajn virinojn en la rakontoj; nun mi tamen pensas, ke ili estis facilanime leĝeraj kaj afektemaj.
Virino momente havas rankoron; forlasinte viron, kiu ne estas malprofunda je amo, ŝi provas embarasi lin ne komprenante lian sentimenton kaj sondi lian veran koron; ŝi tamen semas sian lamenton por la tuta vivo; tio ja estas vere vana afero."
Umanokami daŭrigis sian komentadon pri la virino forkuranta de viro: "-- Vi ja tiom aŭdacis! -- Oni tiel laŭdas tiun virinon; kaj stimulita de tiaj vortoj ŝi eĉ fariĝas monaĥino. Dum kelke da tempo ŝi efektive havas trankvilan humoron kaj eĉ ne pensas, ke ŝi retrorigardos la laikan mondon. Foje venas ŝia konato kielvifartasvizite kaj diras: -- Ha, vere triste! Ve al vi! Vi ja troviĝas en tia premita korstato. -- Aŭ ŝia servistino sciigas, ke aŭdinte ŝian situacion la viro, al kiu ŝi ankoraŭ ne vere perdis amon, lasis fali larmojn: -- Lia sinjora moŝto tamen estas persono profunda je amo al vi. -- ĉagrenite ŝi palpas siajn monaĥine tonditajn fruntharojn kaj mienas ploreme. Kvankam ŝi provas tion elteni, tamen ŝi ne povas sin regi pro la falantaj larmoj. Certe ŝi pentas ĉiamaniere pri si mem. Se ŝi estas tia, ankaŭ la budhoj vidas ŝin nerezignema, kaj kun tia pendanta koro ŝi ŝajnas erarvagi sur la malbona vojo, pli ol en laika mondo.
Eĉ se ŝi estas revenigita hejmen pro netranĉebla kaŭzorilato kun la viro en la antaŭa mondo, antaŭ ol fariĝi monaĥino, ili tamen ne povas reciproke permesi al si trankvilan kunvivadon. Geedzoj kune destinitaj eltenas ĉiajn okazintaĵojn, kaj tiel ilia rilato fariĝas profunda; se tamen unu fojon okazas io tia, ili ambaŭ ne povas senti sin trankvilaj, nek ĉe li nek ĉe ŝi.
Nu, se virino rankore furiozas kontraŭ amata viro, kiu kaprice donas sian koron al alia virino, ŝia konduto ankaŭ ne estas prudenta. Eĉ se lia koro foje transiras al alia virino kaj li trovas ties zorgemon simpatia en la unua tempo, tiam ŝi tamen devas pensi, ke ilia geedzeco estas ligita per tiom profunda kaŭzorilato kaj tial daŭros longe; kaj tamen ŝia furioza konduto tranĉas la rilaton kun li. En ĉio virino estu modera. Se ŝi volas diri vortojn de rankoro, estas konsiderinde, ke ŝi nur aludu tiel, ke ŝi ne scias nenion; apenaŭ diru ne tre malameme eĉ pri afero nepre rankorinda; se tiel, ĉe li kreskas tiom pli da amindeco al ŝi.
Ordinare, la koro de viro fariĝas trankvila depende de virino. Tamen, se virino lasas sian viron tro libere konduti, li vidas ŝin ne nur senĝene aminda, sed ankaŭ facila. Eĉ klasika proverbo diras: Pri la boato ne ligita al la bordo, oni ne scias, kien kaj kiel ĝi drivos. ĉio iras tiel sen rezonado, ĉu ne, sinjoroj?" Tiel diris Umanokami.
ĉuŭĵoŭ kapjesis kaj aldonis: "Estas ja krize, se amata kunulo ne estas konfidinda; estas tamen konsilinde, pacience elteni la situacion kaj atendi revenon de sia kunulo, zorgante pri sia konduto kaj indulgante ties perfidon."
Tiel parolante ĉuŭĵoŭ pensis, ke lia fratino, kiu estas la edzino de Genĝi, vere konformas al sia opinio; Genĝi tamen ŝajnigis sin dormanta kaj ne reagis, kaj tio igis lin malkontenta kaj iritita.
Umanokami elokventas kiel doktoro de retoriko, kaj ĉuŭĵoŭ estas preta ankoraŭ plu fervore aŭskulti lian paroladon ĝis la fino:
"Ni komparu tion kun aliaj aferoj. Ekzemple, lignaĵisto faras diversajn objektojn. Kiam li laŭplaĉe faras okazan ludilon sen fiksita formo, ĝi montras okulfrapan aspekton, kaj tiel oni interesite ŝatas tian ludilon. Tamen, kiam oni faras ortodoksan meblon laŭ fiksita stilo por ornami ĉambron, tiam vera majstro montras specifan arton, kaj ĉies okuloj klare distingas lian manon disde aliaj.
Ankaŭ estas multaj majstroj en la kortega bildejo; estas malfacile taksi ilian superecon, kiam oni elektas la ĉefdesegniston el ili. Certe surprizas niajn okulojn tiaj pompaj bildoj, kiaj la ĥina monto Hoŭrai, terura fiŝego en sovaĝa maro, ĥina rabobesto kaj nevidebla ogro, kiujn oni neniam vidis, sed povas pentri laŭ sia fantazia imago; kvankam ili estas for de la realo, oni tamen akceptas ilin, kiel tiaj. Sed, se temas pri bildoj de ordinara monto kaj akvofluo, aŭ de loĝdomo en la reala mondo, vera majstro pentras tiel delikate, kiel ili reale ekzistas en la kvieta naturo, kaj ordinaraj artistoj tute ne povas atingi lian penikon."
Umanokami plu daŭrigis sian komparadon pri majstroj: "Ankaŭ samas ĉe tuĉado; iuj sen profunda klereco afekteme skribas literojn tiel kaj ĉi tiel tirante punktojn longaj, kaj oni unuavide taksas ilin posedi talenton; tamen literaro skribita diligente per ortodoksa tuĉado, eĉ se supraĵe ne videblas lerteco, montras al ni vere rekoneblan bonecon de la vera majstro, se oni metas ambaŭ unu apud la alia.
Tiel estas eĉ en ordinaraj artoj; do tiom pli ĉe la homa koro; pavanta kaj ŝajniga konduto ne estas konfidebla; tion mi grade komprenis. Nu, permesu al mi rakonti frivolajn epizodojn el mia juneco."
Kun tiuj vortoj li antaŭenŝovis siajn genuojn; Genĝi vekiĝis, dum ĉuŭĵoŭ evidente konvinkita sidis rekte kontraŭ li; la sceno estis kvazaŭ predikejo, kie bonza moŝto predikas rezonon de la malkonstanteco de homa vivo, tiel ke ĉiu respektive ne povas kaŝi ankaŭ sian diskretaĵon.
Umanokami rakontis: "Antaŭ jaroj, kiam mi estis ankoraŭ malaltranga, mi havis virinon; ŝi estis aminda sed ne tiel bela, kaj pro mia flirtemo mi ne pensis, ke ŝi estu mia vivkunulino; mi tamen vizitadis ŝin, ĉar ŝi estis oportuna; mi ne estis kontenta je ŝi kaj vizitis ankaŭ aliajn; ŝi terure ĵaluzis min kaj ŝia troa suspektemo ĝenis min; tio ne plaĉis al mi kaj mi pensis: se ŝi ne estus tia sed indulgema. Aliflanke mi miris, kial ŝi tiom amzorgas min, ne perdante afablecon al tiel banala viro; do mi foje kompatis ŝin, sed ne povis ne deteni min de la frivola flirtado.
Kvankam ŝi ne estis tiel kapabla, ŝi tamen penis esti utila al mi per sia plejeblo; ankaŭ je siaj malfortaj punktoj ŝi obligis strebojn por eviti mian forturniĝon; ŝi diligente prizorgis min kaj klopodis ne kuspi al mi la humoron. En la komenco ŝi ŝajnis havi fortan karakteron; dum ŝi kondutis tiel, ŝi iĝis tenera; ankaŭ sian malbelan fizionomion ŝi ŝminkis diligente, por ke ŝi ne estu malŝatata de mi; ŝi kondutis ĉiam en ordo kun hezitema skrupulo por eviti mian honton antaŭ aliaj okuloj; tial dum mi kunvivis kun ŝi, mi trovis ŝian koron ne malbona; ŝi tamen ne povis subpremi nur sian ĵaluzon, plej malplaĉan al mi.
Mi pensis: ŝi estas timida, senkondiĉe obeema al mi; ĉu mi do minacu ŝin, por ke ŝi pentu pri sia ĵaluzemo, ankaŭ por korekti sian obstinecon; ĉu mi montru al ŝi, ke mi malŝatas ŝin kaj pretas tranĉi la rilaton kun ŝi; se ŝi estas tiom obeema al mi, ŝi nepre pente pentos, tiel mi kredis. Mi do intence montris al ŝi kruelan flegmecon, kaj ŝi laŭ sia kutimo ekkoleris min rankore. Mi diris al ŝi: --- Se vi estas tiel egoisma, mi ne plu vidos vin, eĉ se mi estas ligita kun vi per la destinita rilato. Se vi povas disiĝi de mi unu fojon por ĉiam, faru malican konjekton tiel nekompreneblan. Se vi volas min akompani longe, estu pacienca eĉ je rankorindaj aferoj kun prudenta rezignacio. Se vi afablos forĵeti nur vian ĵaluzeman koron, mi trovos vin karega. Kiam mi iam sukcesos en mia kariero kiel miaj kolegoj, tiam mi ne havos alian virinon krom vi por mia edzino. ---
Tiel mi babiladis, kredante, ke mi lerte admonas ŝin; la virino tamen rikanis: --- ĝis nun mi pacience elportadis la vivon kun vi, kiu aspektas mizera kaj senkapabla, esperante, ke iam vi sukcesos kariere kiel aliaj, sed mi neniom senpaciencas, nek suferas. Tamen, vere neelportebla doloro estas pasigi jarojn eltenante vian flegman koron kaj atendante, ke iam ĉesos via flirtado; nun estas pli bone disiĝi unu de la alia. ---
Tiel ŝi diris malagrablige; mi ekflamiĝis kaj buŝklakis malflateme; ankaŭ ŝi ne silentis kaj mordis unu el miaj fingroj. Mi riproĉis: --- Kun la vundita fingro mi ne povas servi en la ofico. Kiel do mi povos supreniri al pli alta rango, kvankam vi primokis min? Al mi restas nenia vojo krom fariĝi monaĥo. --- Mi ŝin minacis kun tiuj vortoj, tiel ke ni disiĝu ĝuste nun, kaj adiaŭis ŝin fleksante la vunditan fingron kun jena utao:
Fingrojn fleksante
Mi kalkulis, kion vi
Faris dum vivo
Komuna al mi, tio
Ne estis nur tiu ĉi.
Kaj aldonis, ke ŝi ja ne devas rankori min, kaj ŝi tamen ekploris kun jena reutao:
Mi tenis bruste
ĉion eĉ malagrablan
Kun pacienco,
Tamen tiun ĉi fojon
Mi ja devas disiĝi.
Kvankam ni kverelis tiel, mi, por diri la veron, ankoraŭ ne pensis disiĝi de ŝi."
(fino de Hahakigi)