Dazai Osamu
Mi foje vidis tri fotofoliojn de tiu viro. Unu folio, oni devus diri, estas el infana periodo de tiu viro; foto el lia aĝo divenebla ĉirkaŭ dekjarulo; kaj tiu infano estas ĉirkaŭita de multaj virinoj (kiuj estas, supozeble, pli aĝaj fratinoj, fratinetoj kaj kuzinoj de tiu infano), kaj li staras en hakamo kun strioj malsubtilaj, klinante ĉirkaŭ tridek gradoj la kolon maldekstren, kaj li malbele ridas en la foto. ĉu malbele? tamen, malsensivaj homoj (nome, homoj, kiuj ne havas intereson, en belo kaj malbelo), dirus je mieno kun indiferentoj: “Aminda knabĉjo, ĉu ne?”
Se ili dirus, pretertrafan komplimenton, eĉ tiam oni ja aŭdus tion kiel eventualan komplimenton, nome vulgare “amindeco” ne tute ne mankis ĉe li kvazaŭ ombro, ankaŭ ne malestis ja rido de tiu infano, tamen, personoj, trejnitaj eĉ iomete pri belo kaj malbelo, tiuj personoj unavide, tuj dirus: “kiel abomeninda infano”.
Tiel, li murmurus treege malagrable; kaj kun manmovo, kiam oni forĵetas ekzemple raŭpon, kaj li povus forĵeti tiun foton.
Certe ja, la ridmieno de tiu infano estas, ju pli mi vidas, des pli evidente, sentiĝas neniel rekonebla, abomeninda malagrableco. Entute, tio ne estas ridanta vizaĝo. Tiu ĉi infano, neniom ridas. Ties pruvo estas, ke tiu ĉi infano staras kun ambaŭ manoj pugnigitaj. La homoj entute ne povas ridi kun firme premitaj manoj. Simio (Makako)! ridmieno de makako! Li nur alpremas je la vizaĝo malbelan falton. “Faltoza knabĉjo”, oni emus eĉ tiel diri; vere stranga, kaj iel malpura; nome temis pri foto, kies esprimo kurioze naŭzas homojn; ĝis nun mi eĉ unu fojon de ne havis okazon vidi infanon kun ĉi tia miriga esprimo.
La vizaĝo en la dua fotofolio, nu, montras ja mirinde rimarkindan metamorfozon: figuro de studento; ĉu foto el la periodo de altgrada lernejo, aŭ foto el studenta periodo, tio ne estas klara, ĉiuokaze, terure belaspekta studento. Tamen, ankaŭ tio ne donas al ni, je miriga maniero, senton de vivanta homo. Vestita en studenta uniformo, kun blanka naztuko sin montretanta ĉe brusta poso, li sidas sur kana seĝo, kun kruroj interkrucitaj, tamen li ankoraŭ ridas. ĉi-foja ridmieno ne estas faltoza makaka rido, kaj iĝis sufiĉe lerta rideto, tamen, tio iel diferencas de la homa rido. Pezo de sango, se mi aŭdacas diri, aŭ adstringeco de vivo; tia substanteco ekzistas neniom, kaj jen certe, ne kiel birdo, malpeza kiel lanugo, nur unu folio de blanka papero, kaj tiel, li ridas. Nome, de unu ĝis dek li tuta estas sentebla, kiel artefaritaĵo. Ne sufiĉas diri, ke li afektas, ke li frivolas; ke li estas ridaĉulo; se ni diru, ke li estas danda, kompreneble, tio ne sufiĉas. Tiom pli ankoraŭ, se ni bone vidas, ankaŭ je tiu ĉi belaspekta studento, oni sentas iel fantomecan, malagrablan hororsenton. Mi eĉ unu fojon, ĝis nun, ne vidis tian mirigan belvizaĝan junulon.
Ankoraŭ unu fotofolio estas plej monstra: entute ja, oni ne povas diveni lian aĝon; la kapo sajnas esti iom blankhara. Tiu, en angulo de terure malpura ĉambro (en la foto klare montriĝas, ke tri lokoj sur la muro defalis), kun ambaŭ manoj tenataj super malgranda fajrujo, kaj ĉi-foje li ne ridas: estas nenia esprimo por tiel diri, ĝi estis tia foto, kiu odoras sinistre; kvazau li, sidante, supertenas ambŭmanojn je la fajrujo, kvazaŭ nature mortinta, vere abomeninda. Kio estis monstra, ne estis nur tio. En tiu foto la vizaĝo aspektis relative granda kaj mi povis detale esplori la strukturon de tiu vizaĝo: frunto banala, ankaŭ la faltoj de la frunto banalaj, ankaŭ brovoj banalaj, okuloj banalaj, kaj nazo kaj buso kaj mentono, ho ve, en tiu ĉi vizaĝo malestis esprimo; eĉ plie, ne estas eĉ impreso; ne ekzistas karakterizaĵo! Ekzemple, mi vidas la foton kaj fermas la okulojn; mi jam forgesas tiun ĉi vizaĝon. Mi ja povas rememori la murojn de la ĉambro kaj la malgrandan fajrujon; sed impreso de vizaĝo de protagonisto de la ĉambro subite malaperis nebule, kaj mi neniel rememoras, malgraŭ klopodo. La vizaĝo ne taŭgas je bildo. La vizaĝon oni ne povas karikaturi, nek ĝi valoras ion. Mi malfermas la okulojn. Sed mankas eĉ tia ĝojo: ha, ĉu estis tia vizaĝo? Mi ĝin rememoris. Laŭ ekstrema dirmaniero, eĉ se mi malfermas la okulojn kaj vidas denove la foton, ne eblas ĝin rememori. Kaj tiel, estas ja nur malagrable, kaj mi iritiĝas; mi emas nature forturni la okulojn.
Eĉ je la tiel nomata “morta fizionomio”, devus esti io plia, nome esprimo aŭ impreso; se oni alfiksus kapon de ĉevalaĉo al la homa korpo, oni ricevus ion kun tia aspekto; ĉiuokaze, ne aparte pro io, ĝi la vidanton lasas hororiĝi kaj donas malagrablan senton. Mi ĝis nun eĉ unu fojon ne vidis vizaĝon de tia miriga viro.
(La traduko espereble aperos...)