Felione-feritone: Pri Tadao Umesao

(1)

Tadao Umesao estas personeco maladekvate traktata; tio ĉi ne signifas, ke li estas malfeliĉa homo, Por diri sekulare, Umesao estas kulturordenito; ricevinto de ordeno kun la unuaranga merito je aŭgura trezoro kaj ricevis kelke da aliaj premioj, Kial, do, liestas persone traktata maladekvate, oni pensus.

Plie, amkaŭ la verkaro de Tadao Umesao (22 volumoj plus 1 aparta volumo) estas jam fineldonitaj, li estis cetere la unua estro de Nacia Etnologia Muzeo, establita post la Universala Ekspozicio (en 1970, sur la montetaro Senri de Osaka).

La traktaĵo "La civilizoj laŭ la ekologhistoria vidpunkto" estas taksata jam kiel nuntempa klasikaĵo.

"Pri informadik-industrio" de Umesao estas diskurso, kiu trafe antaŭvidis la aspekton de la nuntempo (de la fino de 20a jarcento ĝis la 21a jarcenta nuno).

Lia "Pri edzino sen sezono" publikigita en 1959 sur la "Virina Revuo" alvokis kontraŭ-opiniojn de ties legantinoj, tiam Umesao reagis per "Atuto nomata la Patrino".

"Tekniko de la inteleksa produktivo" eldonita en 1969 en la serio de la librejo Iŭanami.

"Novaj Libroj" iĝis furora, daŭre vendata ankoraŭ hodiaŭ.

Nu, ja sufiĉas tiaj mencioj.

Se oni min demandus, kio do entute estas tiu Tadao Umesao? Mi respondas: li estas civilizhistoriisto. En la mondo ekzistas amaso da homoj, kiuj traktas pri kulturoj. Oni tamen povus diri, ke troviĝas apenaŭ personoj (por ne diri neniu), kaj komprenas, kio estas civilizo.

Supre mi diris, ke li estas "traktata maladekvata", ĉar estas tiu fakto, kiom mi scias, ke ĝis nun eĉ unu artikolo "Pri Tadao Umesao" estis publikigita. Certe, en la "Verkaro" aperis, en ĉiu volumo, koncernaj ekspliko kaj komentario; oni ja ne povus nei, ke ankaŭ ili estas artikoloj "Pri Umesao"; tamen, tiuj ne estas memstaraj "pritraktaĵoj".

Kial do iuj "pritraktaĵoj" restas ankoraŭ ne verkitaj? Mi diras, ke por homoj, kiuj ne komprenas, kio estas la civilizo, estas neniu rimedo trakti la temon. Mi lasas min okaze diri, ke traktaĵo pri kulturo, kiom ajn oni traktas ĝin, restas preskaŭ malfekunda, kaj tio estas mia aserto; por ekspliki ties kialon, mi revenos poste al la temo.

Tadao Umesao estas, antaŭ ĉio, sciencisto, Kaj ankoraŭ, li estas natursciencisto, ankaŭ doktoro pri scienco. La scienco apartenas al la mondo tute pruvebla, scienca hipotezo devas esti pripruvita de la tria persono. Tio estas per si mem ja evidenta.

Ekzistas tamen unu fakto nekomprenebla, nome: Umesao, eĉ nun, jam 86 jara, ankoraŭ ne estas, kiom mi scias, membro de Japana Akademio de Scienco.

Umesao do ne estas, fare de la rondo de scienculaj moŝtoj, agnoskita kiel scienculo. Mi mem, kompreneble, pensas, ke Umesao havas nenian bezonon esti membro de tiu Akademio.

En tia senco, ke romanistoj, kiel Rjootaroo Ŝiba kaj Mariko Hajaŝi estas famuloj, Umesao ne estas tia famulo; tiu ĉi persono estas ja tia ekzisto, ke li estas konata nur inter la konantoj. Tiu ĉi serio estas elverkita por perido ne fiksita.
(Nova Vojo 2007, mar)

(2)

Kial, tamen, ja ĉi-revue aperas la serio "Pri Umesao"? Kelkaj pensu; mi do ĉi-foje komencu skribi de ties kialo.

L eldonejo de la revuo "Nova Vojo" estas EPA (Esperanto-Populariga Asocio); sed, ke la patrina korpo de ĉi tiu EPA estas la religia personeco Oomoto, tion oni ja scias.

La 2an de julio 1959, oni premiere prezentis tralande la filmon: "La Sturmo de Johano Arima", verko produktita kiel porulambana amuzfilmo (kun Raizoo Iĉilaŭa: protagonisto); ĝi estis reklamita kiel "Surmara spektaklo", reĝisorita de majstra direktoro Daisuke Itow (laŭ lia propra literumado); en ĝi Esperanto estis aplikita kiel la lingvo de Iberujo, fikcia lando anstataŭ Portugalujo. Estis Tadao Umesao kaj Tacuo Huĝimoto, kiuj kunlaboris por ĝiaj dialogoj en la filmo. Tion oni montris kredite en la komenco de kinofilmo. Antaŭ kelke da jaroj tiu ĉi verko estis eldonita videobende, kaj en parto de japana esperantujo oni denove pritemis.

Ankaŭ mi, unuafoje post jaroj, ĝin spektis kaj estis kvazaŭ novaĵ-renkonte, SURPRIZITA. Kial? Nu, kvankam ne estas tiel, ke tra la daŭro de la filmo sonas la Iberuja idiomo, mi tamen havis tian senton, almenaŭ tiuimprese, kvazaŭ trafilme Esperanto estas ĉiam parolata. Kiam mi unuafoje aŭdis pri la bezono filme uzi Esperanton, oni diris, ke almenaŭ 15 tagojn mi devos frekventi la firmejon Daiei en Kioto; montriĝis tamen, ke mi efektive vizitadis preskaŭ 50 tagojn.

Kion mi dume vidis/spertis detale, mi ellasos tion for de tiu ĉi traktaĵo. Unu tagon iom post la 12a de julio, prof. Umesao (ĉi-manusktipte, mi skribas simple nur "Profesoro" kaze, kiom koncernas min persone) afable diris al mi ion tian: "Hejme, mi donas tian rondon, ĉu ankaŭ povus veni sl mi?"

La rondo estis kunveno de kunparolo havita de la akceptoĉambro de la domo Umesao ĉe urboparto Iori-ĉoo, Kitaŝirakaŭa, Sakjo-ku, Kioto. Probable en somero tiu-jare (1959), eble ekde aŭgusto aŭ septembro, mi komencis vizitadi la domon Umesao, por ĉeesti en la rondo.

Tiutempe, ĉeestis en la mondo amikoj, konatoj de la profesoro (fakte, ankoraŭ vicprofesoro) centre, kaj ili estis aŭ vicprofesoroj aŭ lektoroj. Al la rondo grade kunvenis tiuj personoj, proksimume de la 7a horo vespere al la 8a, ĉar ĝi ne formala kunsido, la rondo de la babilado nature kaj iam ekiris, kaj daŭris ĝis ĉirkaŭ la unua aŭ dua en profunda nokto. Stimule por la babilado oni ricevis apenaŭ bieron kun almanĝaĵetoj.

Kun la tempo baldaŭ kreskis la nombro de ĉeestantoj, do la ejo ekspansiis de la akceptoĉambro, tuj apud la vestiblo, internen en la profundo, nome vivoĉambro. Interalie, estis ankaŭ studentoj kaj supergradigitoj de la universitato Kioto: tiaj moŝtoj, kiel s-roj Naomiĉi Iŝige kaj Masataka Macubara (ambaŭ poste iĝis etnologoj),

Laŭmemore, la rondo kunvenis du fojojn monate. La rondo estis poste konata kiel la rondo vendreda, kaj nun, ĝi estas kiel ekzisto legenda. Mi mem, tri plenajn jarojn ĝis aŭgusuto 1962, partoprenadis preskaŭ ĉiufoje. Iam, ĉirkaŭ novembro, profesoro diris al mi jene: "Nun, mi pensas skribi pri la religio Oomoto, kion do mi faru?
(daŭrigota al la venonta numero)
(Nova Vojo 2007, apr)

(3)

(Daŭrigo) "Tiurilate", mi diris, "loĝas s-ro nomata Teruo Nakamura, proksime de la Centra Vendejo por pograndistoj (de Kioto); ĉu mi demandu lin pri tio?"

"Ĉu vi estos afabla tion fari?", diris la profesoro.

Iun tagon de decembro (?), mi kunveturis en la propra aŭto Austin de la profesoro, por gvidi lin ĝis la domo Nalamura en la urbeto Suĝaku-Bunki-ĉou. Mia rolo estis finita, kiam mi prezentis ambaŭ samideanojn unu al la alia.

Probable tra telefono s-ro Teruo faris kontakton kun la Oomoto-Centro kaj resulte komenciĝis la materialserĉo je Oomoto fare de la profesoro.

En la jaro 1960, jen la marta n-ri de Centra Revuo aperis ties rezultato. Tiu ĉi traktaĵo sub la titolo: "Japana Esplorado - Ajabe/Kameoka-Oomotismo kaj Mondfederacio" estis, unuavorte, vere epokfaranta: per ĉi sola verko tute ŝanĝiĝis la privido de la mondo kontraŭ Oomoto; ĝi havis efikon, kvazaŭ "la grandrenversa, plenbaza hejmbazenkura bato" (en basbalo), La ĝistiama vidpunkto kredi pri "la perversa Oomoto" (devia juĝo ekde la dua Oomoto-afero en 1935) estis renversita.

Prof. Takeo Kuŭabara, ŝarĝita je rubriko recenzi pri verkoj en la publicista rondo sur la ĵurnalo Asahi, alte taksis la traktaĵon, kaj skribis eĉ jenon: prefere, Umesao estu kredanto de Oomoto, ĉu?! Nu, tiu kritikesprimo estis brava mispaŝo, tamen io tia estus vorto, kiu neniam aperus sen la simpatio de Umesao al Oomoto.

Efektive (kiu estas kliŝo amata de Umesao...), tiu verko estis la dua traktaĵo en la serio <Japana Esplorado> komencita de la januara n-ro de la revuo, kaj la unua estis "Hukujama-seiŝikan (Sincera domo Hukujama)". Tiu ĉi estis verko bone prilaborita kaj konvena je la unua verko de tiu ĉi projekto esploradi kozon japanan, kaj per ĝi oni povas bone kompreni japanecon.

La Oomoto-traksaĵo devintus publikiĝi en la februara n-ro, abundis tamen materialoj koncerne al Oomoto, sekve necesis pli ol imagita tempo por akuŝi la trtaktaĵon, tiel ke tio fine ne trafis la limdaton por la februara revnumero, kaj la aperigo estis unu monaton prokrastita.

Kune kun du pliaj traktaĵoj aperintaj poste, tiuaŭtune eliris libroforme "Japana Esplorado". La seria publikigo ankoraŭ daŭris en la Centra Revuo, do daŭris la interesa <Japana Esplorado>, tamen ĝis hodiaŭ, krom la 4 pecoj jam aperintaj, ankoraŭ ne eliris la ceteraj libroforme. Kaj ankaŭ "Japana Esplorado" ne eniris en la version de la biblioteka formato (A6). Povas esti, ke ĝi ĝuis debiton.

Laŭsekve de tiaj cirkonstancoj, naskiĝis la rilato inter Tadao Umesao kaj Oomoto-Centro, kaj ties kaŭzo kuŝas entute je Esperanto. Umesao estas, kiel unu el la postmilitaj esperantistoj, de relative frua tempo; kiam li estis studento en la lernejo por gradigitoj de la universitato Kioto, li donis en kondukan kurson de Esperanto, mem afiŝinte pri tio, mi aŭdis "ke en ĝia yunua fojo venis Ŝouĝi Sakamoto (gravulo de KLEG)" rakontas tiel prof. Umesao; Sakamoto mem tamen diris: "Tio, certe, devus esti en la dua...".
(Nova Vojo 2007, maj)

(4)

Tiun ĉi fojon mi komencas de mia eldiro, prezentita en (1) de la serio; "traktaĵo pri kulturo, kiom ajn oni traktas ĝin, restas preskaŭ malfekunda, kaj tio estas mia aserto; por ekspliki ties kialon, mi revenos pste al la temo". Pritrakti kulturon oni libere povas, kompreneble, kaj reale tio estas prospere farata; mi tamen diris, ke tio estas preskaŭ sterila, ĉar pritrakti kulturon estas kvazaŭ io simila al pledo por belulinoj.

Oni ja povas argumenti pri tio, kiu estas pli bela el korea belulino kaj japana belulino; ĉe tio mankas konkreteco. La afero estus iomete pli komprenebla, se oni prezentus proprain nomojn ĉe la demando: "kiu superas el la korea belulino nomata kiu kaj la japana belulino nomata kiu". Sed, ĉi-kaze, oni ja povas respondi, nur sciante ili ambaŭ.

Okaze de kulturpritrakto nepre ne povas ne aperi propraj nomoj. Tio signifas, de kontraŭa flanko, ke fari traktadon pri japana kulturo cele al japanpj estas facila laboro. Ĉar, kiom ajn aperus propraj nomoj, oni ja ne bezonas prinoti kaj ekspliki. Tamen, tion prikondiĉas premiso, ke tiujn proprajn nomojn nature devus scii la japanoj.

Cetere, ekzistas mia aserto, nome: "La vivo de kulturo estas 20 jaroj"; temas pri tio, ke preskaŭ ĉiu kulturfenomeno daŭras apenaŭ 20 jarojn. Kelkaj el la kulturfenomenoj daŭras nur 15 jarojn, foje iuj traelportas sin eĉ dum 25 jaroj; tamen, averaĝe je 20 jaroj, mi diras.

Ekzemple, LP aŭ longluda disko disvastiĝis tra la tuta mondo en 20 jaroj, kiam aperis ties sekvanto CD aŭ kompakta disko (KD); kaj tio sufiĉu ĉi-kuntekste.

Nu, mi revenu al Umesao-pritrakto: hejme, ni diras nur: "profesoro", ĝi signifas profesoron Tadao Umesao. Tio estas, tamen, kutimo aperinta en aprilo de la jaro 1966, kiam la edzino (Masumi Huĝimoto) komencis deĵori kiel privata sekretario ĉe la studĉambro de sociantropologia vicprofesoro Tadao Umesao en la instituto de humanecaj sciencoj de universitato Kioto.

Mi mem, individue, depost la konatiĝo ku li en 1959 nomis, konforme al la kutimo en Kioto, "Sinjoro Umesao"; samideano Kunizo Kaŭano, antaŭulo de Esperanto, naskita en Kioto, ekzemple, diras: "Sinjoro Umesao"; en la rondo de esperantistoj en Kioto ĉiuj ja tiel diris.

La profesoro havis, dum longa tempo, la titolon: "Vicprofesoro de la municipa universitato Osaka"; li estis tio ankaŭ en la tempo, kiam aperis la jam prezentita traktaĵo pri Oomoto. Estis la jaro 1965, iam li transposteniĝis je la instituto de humanaj sciencoj de univ,-Kito, sed ankaŭ ĉi tie li restis vicprofesoro.

Nur en ka jaro 1969 li profesoriĝis; kune kun la tempo ĉe la univ.-Osaka, lia kariero de vicprofesoreco daŭris 20 jarojn. Li ĉefe karieras kiel scienculo, tamen ĝenerale, li iĝis konata per sia verkaktiveco en la kampo de amaskomunikilo. Kaj la unua tiurilate estis; "Ekspecidia priskribo je mogoloj (1959) en la serio; "Iŭanami-ŝinŝo (novaj libroj)".

Krom ties enhavo impresa, la unua, kion la leganto reale sentas, estas la forto de lia lingvaĵo, lia stilo, evidente pitoreska stilo: ne dependante de (multe da) ĉinaj ideogramoj, tie staris japana idiomo facile komprenebla. Per tiu ĉi sola verko Tadao Umesao debutis kiel verkisto kaj okupis firman pozicion en la rondo de publicistoj en Japanujo, oni povas diri.
(Nova Vojo 2007, jun)

(5)

Mi ne scias, ĉu oni rimarkis, ke en ĉi teksto tute malestas cito el la verko de Tadao Umesao; tion ĉi, kompreneble, mi faris kun intenco. Kial?

Se mi komencus citi: "Umesao diras jene:", tiam ja cito post cito, tiu ĉi estus plena de la vortoj de Umesao; tiom la lingvaĵo de Umesao estas nur indaj citado.

Tio silmilas al tio, ke la frazoj verkitaj de Zamenhof estas, kiu ajn parto prenita el lia verkaro, nature modeloj: nome, ĉar ĉl trakto ne estas antologio de Umesao, ankaŭ ĉi-poste (almenaŭ por kelka daŭro) mi intencas citi lin nenion. S-ro Kunimaro Kakehi foje min demandis, kiom da folioj daŭros ĉi "pritrakto" (en 400 litere manuskriptopapero): mi tuj eĥis; provizore, "300 foliojn". Tio ĉi estas cifero (nombro) laŭsekve de tiu aŭ ĉi tiu kalkulo.

Temas pri tio, ke 300 folioj egalas averaĝe aŭ fundamente al la nombro de paĝoj en la formato nomata "novaj libroj".

Epizoda paŭzo: (tiel ofte, en siatempaj eseoj aŭ io tia, tekstis; almenaŭ mi unuafoje, eĉ en mia tuta vivo post la naskiĝo, skribis tion). Antaŭ ol eniri en la ĉefan temon, mi permesas al mi reklami: Bonvolu legi, nepre, la hodiaŭ elirintan en la serio, "Iŭanami Novlibroj" Esperanto -- La lingvo hereza -- TANAKA Kacuhiko "Tokio, 2007; ĝi estis eldonita la 20-an de julio 2007, de la prestiĝa "Iŭanami" (en ĉi numero troviĝas alia teksto:" de Kakehi Kunimaro).

Mil naŭcent sesdek unu (1961), julie la 10an: En 1965 somere okazis en Tokio la 50a Universala Kongreso de Esperanto (UK); prepare por tio komenciĝis kunloĝado sub la aŭspicioj de Japana Esperanto-Instituto (JEI), kun celo levi parolkapablon en Esperanto. Dum unu semajno ĝis la 16a de julio, oni kunvenis e la agronoliejo Nobejama de Universitato Ŝinŝuu ku partopreno de ĉirkaŭ 30 personoj. Mi diras "ĉirkaŭ", ĉar, kiom da partoprenantoj dum la tuta periodo, estis ankaŭ vizitantoj, kiuj, kvazaŭ gastoj(?), montris sian vizaĝon iam kaj tiam. Tio ĉi estis "Kunloĝado Nobejama", kiu nun, ŝajnas jam aparteni al legendo. Ne estis tiel nomataj kuersgvidantoj, kaj la jenaj tri estas nomataj kernoj: Mijake-Ŝihej, ĝenerala sekretario de JEI, Joŝimi Umeda de EPA kaj Tacuo Huĝimoto de KLEG. El la partoprenantoj (dee Hokajdo ĝis Kjuŝuo) ses estis inoj.

Ĉi teksto ne celas prezenti la kunloĝadon Nobejama, do pluon mi ne diras. Temas ja pri tio, ke unu fraŭlino nomata Masumi Mijauĉi, 20 monatojn poste geedziĝis kun mi; kaj poste, kiam ŝi estis jam Masumi Huĝimoto, ĉesis esti dietisto ĉe sanitarejo de urbo Kacujama, gubernio de Hukui (al kiu ŝi apartenis kiel publika servanto); ke ŝi iĝis en aprilo 1966 Privata Sekretario ĉe vicprofesoro Umesao Tadao de instituto de humanaj sciencoj de unversitato Kioto; kaj tie la historio ligiĝas kun la "priaĵo", kaj ĉio ĉi tio okazis lige kun la kazo Esperanto. Umesao estas persono, kiu trovas kunrilaton io grava: la mondon ja movas entute la kunrilato.
(Nova Vojo 2007, jul)

(6)

Mi ne scias pri koncernaj cirkonstancoj en aliaj landoj, sed ĉe universitatoj en Japanujo ne okazas, ke oni per oficiala buĝeto disponigas privatan sekreatrion al profesoroj. En okazo, kiam oni deziras havi sekretarion por si, oni bezonas dungi tiun proprakoste.

Tadao Umesao havis klaran koncepton pri la rolo de sekretario: la sekretario ne estas simpla helpanto, sed ja estas "parto de la cerbo" por la studanto.

En aprilo de la jaro 1966, Masumi Huĝimoto ĉesis labori kiel dietisto ĉe sanitara oficejo de la urbo Kacuyama, gubernio Hukui; kaj fariĝis privata sekretario de Umesao; antaŭ ĉio li diris jene:

"Ĉar mi estas okupita propralabore, mi do ne donas al vi instrukciojn; bonvolu mem trovi laborojn de la sekretario".

Vesperon de la unua tago, kiam la nova sekretario komencis frekventi al la studĉambro Umesao, ŝi, reveninta hejmen, diris al mi, kiu estas ŝia edzo: "Tiu ejo ne estas la loko, kien mi iras labori, mi pensas; mi tute ne komprenas, kion diras ĉiuj personoj: mi volas jam tuj ĉesi kaboron",

"Ĉiuj personoj" temas pri kolegoj de Umesao ĉe la instituto de la humanaj sciencoj de la universitato Kioto, studantoj, asistanto en la sama ĉambro, kaj ceteraj.

Inter la koncernaj personoj ofte oni uzas mallongigitajn vortojn; ili estas tamen ne kompreneblaj por la homoj, kiuj unuafoje ilin aŭdas.

"Nu, mi ja trovas vin prava tion pensi; vi tamen ne bezonus decidi en la unua tago ĉesi laboron, ĉu ne? Estus bone iri tien almenaŭ tri tagojn, mi kredas", midiris.

En dua tago, kaj en la tria ŝi iris tien; ŝi ne plu diris, ke ŝi volas ĉesi labori, "Vidante dosierojn, mi komencis iom post iom kompreni ankaŭ la vortojn, kiujn mi neniam komprenis", ŝi rakontis.

Sekretario ĉe Umesao sertis, en la komenco, sola; kun kresko de taskoj en la studĉambro, formiĝis tia sistemo, ke ĉiam du sekretariinoj laboras dividante la taskojn. Tiu ĉi dua sekretario estis juna fraŭlino kaj, kiam pasis ĉirkaŭ du jaroj, eksiĝis por edziniĝi.

Masumi Huĝimoto, kiu estis la unua sekretario, rezulte funkciis dum ok jaroj ĝis junio de la jaro 1974, kiel privata sekretario de Umesao. Huĝimoto rezignis okaze de tio, ke oni decidis, ke Umesao estu la unua estro de la Nacia Etonologia Muzeo, decidita fondiĝi sur iama tereno de la Universala Ekspozicio '70 en Senri, Osaka. Kiu sekvis Umesaon je la muzeo en Senri, estas Kikuko Mihara, kiu estis la dua sekretario dum la du jsroj ĝis tiam; tiu ĉi matrono funkcias ankoraŭ nun (la jaro 2007), jam de 32 jaroj, sekretario ĉe Umesao. La dupersona sistemo vivas ankoraŭ nuntempe, kaj la dua sekretariino estas Kjoko Mjouĵou.

Printempe de la jaro 1986, Umesao perdis vidlumon pro viruso. Poste, kiam oni eldonis Verkaron de Tadao Umesao, la du sekretarioj, precipe Mihara, laboris dum pluraj jaroj ĉiudimesie kiel litere la cerbopartoj de la profesoro. Tio estis ebla pro la fido al la sekretarioj de Umesao, la aŭtoro.

Umesao mem decidas, ĉu akcepti aŭ ne laborproponon ekzemple de amaskomunikejo, tamen pri administrado de agendo la tuto estas konfidita al la sekretarioj.
(Nova Vojo 2007, nov)