Felietone-feritone: Simo Milojevič

 

Lia nomo estis jam konata al mi verŝajne, kiam mi persone konatiĝis kun li decembre de 1968 en Beogrado. Tiam li estis sekretario aŭ, eventuale, direktoro de (tiama) Jogoslavia Esperanto-Ligo; ĉiuokaze, li okupiĝis kiel plentempa oficisto de JEI. Mi ne estas jam certa, ĉu li estis ankaŭ redaktoro de ĝia organo: "La Suda Stelo". Dum kelkaj jaroj komence de la 60aj jaroj aperis komuna revuo: "La Suda Stelo-Prometeo"; origine, tiu ĉi Prometeo estis eldonita en Osaka ek de 1956 kaj, en la jaro 1960, finita per la 6a numero.

Ĉirkaŭ tiu tempo oni komencis negoci kaj realiĝis la kuneldono probable en 1961. Miamemore, almenaŭ kelke da komunaj numeroj eliris presitaj en Zagrebo.

Kredeble en tiuj jaroj mi trovis la nomon de Simo Milojevič en la menciita revuo.

Post kelkaj tagoj en Ateno mi alvenis en Beogrado. La celo de mia vojaĝo estis kolekti etnologiajn materialojn aŭ etnografiajn objektojn ĉefe en orienteŭropaj landoj. Pro tio, ke mi estis ĉirkaŭ la Zamenhofa Tago, mi povis ĉeesti en la Zamenhof-Festo en urbeto Zemun, ekster Beogrado. Malgraŭ neĝo ĝi okazis vigle en kluba domo ĉe angulo. Mi kredas, ke Simo min kondukis tien. Ŝajnas, ke estis ankaŭ li, kiu parolis kun s-ro Rajšič, ke mi loĝu ĉe li pensione, ĉar mia restado iĝis pli longa, kaj loĝi hotele kostas tro multe. Mi vizitis ankaŭ aliajn landojn, sed ofte revenis al Beogrado kaj Zemun. Rezulte, mi loĝis sume preskaŭ 50 tagojn ĉe s-ro Rajšič, kiu estis fotografo kaj havis propran atelieron. Li estis kvazaŭ esperantista patro por Simo. Iam Simo kaj mi ekskursis buse al vilaĝo Plavna por viziti junulon Zvonko Pelajč. Mi mem jam pli frue konatiĝis kun li en alia urbo, kie li studis muzikon kaj prenis min al sia hejmo. En lia vilaĝo mi povis kolekti bonan tapiŝeton.

Kiam klariĝis, ke kontraŭ Zvonko staras Simo Milojevič, Zvonko aspektis akcepti honoran gaston: (Tiu) Simo Milojevič en mia domo, ho!

Montriĝis, do, ke Simo estis landfama, se ankoraŭ ne mondfama. De 1969, kiam li komencis labori en Nederlando unue por gastlaboristoj kaj poste ĉe UEA, lia vivo kaj laboro faris lin grade mondfama, oni povas diri.

Mi tie ĉi saltas jardekojn al la 8a de aŭgusto 2005: mia edzino kaj mi iris Roterdamon post nia vizito al Grezijono. Ni estis gastoj en lia kuirejo kaj Simo kuiris specialan frandaĵon, nome voston de bovo aŭ bovino; laŭ li, bicikle li iris aĉeti la voston ĉe aparta buĉisto. Kvankam mi preferas ne manĝi viandon, mi tamen volonte manĝis tiun ĉi amikan regalaĵon kaj frandis ĝin en bona etoso. Dankinde, Simo ĉiam amike rilatas al ni.
(Nova Vojo, N-ro 415 Februaro 2006)