Ĉirkaǔ la UK-semajno en 2000, en Tel-Avivo, mi ekmalsaniĝis je io; poste oni diris, ke temas pri banala malsano, nome “manio-depresio”, aǔ “dupolusismo”, aǔ “dupolusa perturbo”; en la kongresurbo mi estis transportita ambulance al granda hospitalo, du fojojn. Ambaǔfoje, nenio estis trovita, ĉar mia perturbo temis pri menso, do per radiografio aǔ ekzamenoj je sango, ktp, nenio malsana estis malkaŝita.
Tamen, mi efektive kaj terure malbone fartis, ne sole dum UK, ĉar mi flugis Israelen tra Parizo: dum 3 diurnoj mi havis nenian apetiton, nek dormis nur suferante sola. Mi nutris min apenaǔ per ĉokolado, kiu estis tamen manĝebla.
Dum la kongresa semajno, oni afable procedis, ke mi estis transportita al bona kaj kongresa hotelo. Ĉi-foje, mi estis sen edzino, do praktike sen monujo, do ĉefe pro la strikta manko de financaj rimedoj, mi devis resti tie en UK-hotelo, kaj kie, multaj gesamideanoj komplezis al mi per alternaj deĵoradoj: ili venis en mian ĉambron, kaj po unu aǔ du horoj sidis apud mia lito. Ĉar mia flugbileto estis “malmultekosta”, do oni ne povis plifruigi la destinitan flugon al Japanujo. Tiusence, mi ja devis resti tie en la kongreshotelo. Mi tie ĉi citas nenies personajn nomojn, ĉar ili estis multaj, kiuj atente prizorgis min dum la UK-semajno kaj ankaǔ revenvoje, ĝis la fervoja stacidomo Kioto. Revenvoje, de Tel-Avivo, tra Parizo, mi sidis sur rulseĝo ĝis Kioto.
Mi mem ĉion bone memoras, kio kaj kio okazis al mi ĉirkaǔ mi dum kaj post la UK-semajno. Apenaǔ vivanta, mi revenis hejmen, ĉirkaǔ la 2a tago de aǔgusto.
Tiam mi nur kuŝis mialite; tiam al mi spontane aǔ nature okazis ploroj kaj larmoj pro tio, ke mi skoldis aǔ riproĉis min, verŝajne pro tio, ke mi ege bedaǔris min esti kaptita de tia fatala malsano; tiam la edzino pensis, ke oni devos min ekzameni.
En aĉe varmega tago, eble 4 aǔ 5 tagojn post la hejmenreveno, ni veturis taksie al hospitalo apartenanta al la Universitato Kioto, sufiĉe proksime de mia domo. Tuj post kiam ni descendis, la celita “Medicina Fakultato aǔ Hospitalo” montriĝis, ke ĝi troviĝas malproksime; senhelpe, mi devis fari penadon trapasi la distancon ĝis la necesa loko. Mi devis tamen min treni sub la varmega suno de Kioto.
Ve al mi, ĉar oni demandis min: ĉu vi permesos tiujn ĉi (tri?) studentojn ĉeesti dum la dia gnozo? Se nur unu profesoro aǔ doktoro min ekzamenos, nun mi devus nur konsenti, mi tamen ektimis. Ĉar malsano koncernas plej profundan individuan aǔ personan privatecon; malvolonte, mi jesis, sed nia vizito estis nur tiufoja kaj ni serĉis aliajn klinikon kaj hospitalon. Tial, mi venis al la tria malsanulejo, kaj kien mi frekventis unu aǔ du fojojn monate dum ses(6) plenaj jaroj.
Onidire, tiu ĉi maniodepresia malsano aǔ dupolusimo bezonas tiajn kaj aliajn medikamentojn, por teni ekvilibra la pacienton.
Tial, dum ses jaroj, mi regule konsultadis la ĉefkuraciston, kiu ĉiufoje min demandis: kiel vi fartas?
Nu, ĉar mi sola povas veni al la hospitalo, konsulti lin trankvile kaj ĝentile, mi ja respondis nur jene: mi pensas, ke mi fartas bone...; kaj, kial ne?
Dume, mi regule laboris ĉe EPA aǔ Internacia fako de Oomoto, jam de la dudeka aǔ simila tago de septembro 2000; mia patro mortis la 14an de tiu monato; tio estas, ke mi estis for de mia laborejo nur malpli ol du monatojn.
Krom tio, oni petis min verki du librojn:
1) Esperanto tiel parolata
2) Enkonduko al Esperanto Gramatiko laus Tacuo Huĝimoto
Kiam la dua libro estis finpresita ĉirkaǔ la fino de septembro, aǔ komenco de oktobro mi falis en iom abnorman staton; mi mem kun klara konscio kaj ĉirkaǔvido, vidis kaj aǔdis ĉion, okazantan kun mi, ek de la malsaniĝo; bedaǔrinde, tamen, mi ne povis adekvate min esprimi: ekzemple, kiam mi kuŝis hotele dum la kongresa semajno, oni delegis al mi eĉ s-ron C. Piron kaj ankaǔ alian psikiatron, kiu probable diris, ke necesas doni al mi koncernan medikamenton. Kaj ankaǔ tiama prezidanto de UEA, Kep Enderby afable venis al mi konsolvizite; tamen mi ne povis reale reagi kaj esprimi mian koran dankon.
S-ro C. Piron klopodis eĉ iomete kuraci min, kaj mi ripetis liajn vortojn, esperante, ke tio iom efikus; mi mem ne povis juĝi, ĉu tiu klopodo bone efikis aǔ ne.
Tiam mi estis, de la jaro 1999, UK en Berlino, estrarano de UEA, respondeca pri kulturo kaj regiona agado; Osmo Buller venis en la hotelĉambron kun tasko plenumi nome, ke mi subskribu, dekon da diplomoj transdonotaj en la ferma soleno, t.e. premiitoj ĉe Belartaj Konkursoj de UEA.
Per tremanta mano mi devis iel kaj tiel skribi mian nomon. Tiam, ĉe ia okazo, Osmo diris al mi: vi scias, ke mi scias; tio sonas kvazaǔ enigmo, ĉu ne?
Alia epizodo: kiam mi apenaǔ voĉe pardonpetis, ke mi devigas ŝin resti, dum ŝi povus ĉeesti en iu kongresprogramero, tiu matrono simple kaj nur diris: “vi ja estas amata.”
Tiu rezoluta frazo de kompetenta samideanino iom konfuzis min, tamen, mi ploris en koro intime; ŝajnis, ke ŝi ne estas sola, kiu min amas, aǔ al kiu mi plaĉas. Mi estas plene konvinkita, ke ĝenerale virinoj ne volas eĉ manĝi kun malsimpatiaj viroj; tiurilate, ili aǔ ĉiuj inoj estas sinceraj kaj bravaj.
Frumatene, en la unua tago de aǔgusto 2000, mi estis preta revojaĝi hejmen, sed antaǔ tio du sinjorinoj helpis min, kiu ne povis uzi membrojn por enpaki vojaĝvalizojn; kaj nun, mi transsaltas kelkajn jarojn:
Poste, mi spertis tri fojojn resti en hospitalo, po tri au kvar semajnoj, pro la mania stato. Por rakonti la tuton, mi bezonus tempon kaj spacon, kiujn mi nun ne havas je dispono; mi do cedos plian rakonton al alia okazo.