Uzi ujon landnome

1. Tankae pri “uj”

Tankae pri “uj”
Mi provos versi tuj,
Nome pri gentuj’,
Do ankaǔ pri Japanuj’
kaj same pri Italuj‘.

 

En Bulgarujo
Oni tamen evitu
Ĝin uzi buŝe,
Ĉar ĝi sonas tro krude
En senco seksorgana.

 

Ĉiam esceptoj
troviĝas ĉiuteme,
Ankaǔ landnome,
Do funkcias Japani’
Same ankaǔ Itali’.

 

Mi estas tamen
Nature konvinkita
Pri valideco
De ujo ĉe landnomo
Malgraǔ ĉio kaj ĉiuj.

 

Sed ja kaj tamen
De tempo al tempo, mi
Foje malgraǔ mi
Cedas al cirkonstancoj
Kaj uzas Japanion.

 

Tamen kaj tamen
Principe mi ja restas
Uj-praktikanto
Kiel Zamenhofeska


Fundamentisto tuta.

Cetere “io”
Fundamente signifas,
En la serio
Korelativa ion
Sed neniom landnomon.

2. Nenfikcie el la vivo de unu japana esperantisto

Mi estas japano (1935.06.29 -) kaj esperantisto de la 22a de junio 1953; tion mi notis taglibre. En la daǔro de pli ol duonjarcento, mi neniom sentis malkontentecon pri Esperanto; sekve, mi havis nenian emon plibonigi ĝin laǔmia gusto. Plaĉas al mi ĉiu detalo de nia lingvo, ekz-e la literoj kun supersignoj, la klara prononceblo, la regula gramatiko, la (plejparte) eǔropcivilize bazitaj vortoj, ktp.

 

Do, evidente, ankaǔ la heroo de nia komuna libro, nome la landnoma sufikso “-uj”o. Ankaǔ ties kromsignifoj je vazo kaj arbo estas nature akceptitaj ĉe mi. Kiam la uzo de ~io kiel landnomo disvastiĝis, mi estis iom embarasita, ĉar ĝis tiam mi sentis neniun ĝenon kun la ujo kiel landnomo.

 

Ŝajnas, ke la apliko de -io kiel landnomo disvastiĝis pro tio, ke ĝi, precipe al eǔropanaj oreloj, sonis “nature”. Ĉi-kuntekste, mi devas eldiri mian bedaǔron pri la tiel nomata “natureco” ĉe la lingvouzado. Eĉ tiel nomatan naturan lingvon, ne ĉiu povas uzi nature, do nek parole, nek skribe. Oni sentas sin plej hejme parolante sian denaskan dialekton, duavice, sian regionan kaj landan komunan lingvon; lastavice, iun fremdan lingvon.

 

Esperanto ne estas, por ĉiuj lernantoj kaj praktikantoj, “alilanda” lingvo, sed almenaǔ en la komenco ĝi estas ja fremda; kun la tempo oni tamen povas pli kaj pli familiariĝi kun ĝi, eĉ intimiĝi kun ĝi, tiel ke, ekz-e, mi mem sentas min hejme ĉe Esperanto, kvazaǔ denaska uzanto de la lingvo.

 

Bedaǔrinde, malkiel mi, multaj, eĉ eǔropaj esperantistoj, ne povoscias uzi, do parole kaj skribe, Esperanton tiel nature, ke oni sentus nian lingvon certe natura idiomo. Sen tio tuta, Esperanto-uzantoj vole-nevole devas resti sub dezirinda nivelo; aǔ se ili volas esti naturdimensiaj esperantistoj, do bonvolu klopodi por atingi mian nivelon de Esperanto parole kaj skribe.

 

Mi bone komprenas la lingvan situacion de okcidentaj lernantoj de Esperanto, kies naciaj lingvoj estas tiel similaj al Esperanto, ke ili ne bezonas tro multe streĉi sin por ellerni almenaǔ elementan gradon de Esperanto por kompreni kaj ankaǔ iomete paroli. Tial, se ili ne posedas tre bone la gramatikon de Esperanto en detaloj, ili ne ĝenas sin kaj fartas bone, eĉ se ilia uzo de Esperanto ne estas matura.

 

Kompreneble, inter la okcidentaj samideanoj troviĝas pli multe da bonaj parolantoj, ol ĉe aziaj esperantistoj, tio tamen estas tute natura fakto, ĉar ili ne havas tian malfacilecon, kiun sur ĉiu paŝo renkontas azianoj. Tiurilate, nepre leginda artikolo aperis en “Esperanto” de UEA, 2007:

 

Ĝi ja tute reliefe rakontas tiun, al la okcidentanoj eĉ ne imageblan, malfacilecon, kiun travivas ĉinaj lernantoj de nia lingvo. Ne tute saman, sed similan malfacilecon renkontas ankaǔ ni, japanoj. Plimalpli tiel ankaǔ ĉe koreaj samideanoj.

 

Mi ŝatus, se okcidentaj samideanoj estus pli modelkonsciaj kaj parolus tre pli bone ol nune, ĉar tiam, ekz-e, dum UK-semajno neeǔropanoj povus pli trankvile imiti la modelajn parolantojn. Sed reale, multaj eǔropanoj parolas laǔ maniero forte influita de sia propra lingvo.

 

Kelkaj stultuloj ankaǔ en Japanujo, eĉ en intelekta rondo, asertas senscie, ke Esperanto estas nur eǔropa lingvo, do ne taǔga kiel komuna internacia lingvo por la tuta mondo. Certe, origine, nia lingvo devenis de eǔropaj lingvoj, tio tamen ne signifas, ke ĝi estas nur eǔropa. Vortare, ĝi ja estas certe eǔropa, sed gramatike, ĝi estas ne sole eǔropa, ĝi estas ankaǔ universala. Pro tio, mi, neinstruita japano, povis ellerni la gramatikon kun konsiderinde granda nombro da vortoj kaj efektive scipovas uzi Esperanton tute libere kaj nature, kvazaǔ denaskulo.

3. Kiel literumi proprajn nomojn en Esperantujo

Aparte de la preferoj, kiujn respektive havas unuflanke la ~io-esperantistoj kaj aliflanke la ~ujo-istoj, oni ja povas praktike uzi laǔ sia plaĉo unu sufikson el ambaǔ por la landnomo; tio apartenas al tia afero, pri kiu L.L. Zamenhof mem ofte diris: Ambaǔ formoj estas uzeblaj kaj bonaj.

 

Mi persone restas ĉe ~ujo, kvankam mi, kvazaǔ flate al la ~io-istoj, foje uzas ankaǔ ~ion. Laǔ mi, ekzistas en Esperantujo io pli grava, nome, kiel literumi niajn proprajn nomojn. Nu, tio estas lasita al sovaĝejo, dezerto: ni ne scias, kion fari. Multaj okcidentanoj ne konscias, kiom malracie ili kondutas skribante, ankaǔ en Esperantujo, sian propran nomon senŝanĝe en nacilingva literumo.

 

Ni, neeǔropanoj, ekz-e mi, japano, ŝanĝas la nomon el la propra japanlingva alfabeto, do tute sen la origina nomo en ĉinaj ideogramoj. Ankaǔ la slavlingvaj samideanoj jam de longe literumas latinalfabete siajn nomojn. Kial do, ankoraǔ nun la okcidenteǔropanoj kaj ties epigonoj volas resti ĉe sia origine kara nomliterumado?

 

Propraj nomoj, kiom ajn belaj en sia nacilingva formo, presitaj ekster la 28-litera alfabeto de Esperanto, estas neprononceblaj; kaj la nomoj ne prononceblaj fare de la indiĝenoj en Esperantujo ne apartenas al nia Esperanto-kulturo.

 

Dum legado de teksto por registri voĉe, mi devas ofte stumbli kaj halti, ne sciante, kiel prononci jen tie kaj ĉi tie renkontitajn proprajn nomojn. La homoj, kiuj restas obstine ĉe la origina, nacilingva formo je propraj nomoj, estis tolerataj ĝis nun, mi tamen komencas nun batali kontraǔ tiaj ĝenaj kaj ĉagrenaj sintenoj, ne permeseblaj en neǔtrala, universala Esperantujo.

 

Literumi proprajn nomojn per la alfabeto de Esperanto estas konsekvenca kaj grava parto de esperanta ortografio; se oni ne sekvas tiun nepre observendan regulon, tiam eĉ senkonscie pri tio, oni ja perfidas sian fundamenton; ĉiu ortografio, precipe tiu de Esperanto, estas la konstitucio de la koncerna lingvo, se tamen iu individuo ne toleras vidi sian nomon transskribita laǔ esperantismo, tiu povus inventi iel prononceblan nomon, aǔ laǔ la modelo de KABE nomi sin, ekz-e LUZA (nu, de “Ludoviko Zamenhof”), aǔ laǔ la ĉarma, korea maniero apliki jenan karesnoman aǔ esperantoniman voknomon: Ŝlosilo, Hortensio, Honesta, Amata, ktp.

 

Dum iom da tempo post la dua mondmilito, Gaston Waringhien uzis la jenan literumon esperantisme: Varingjeno; li tamen iam kaj ial dekadencis ĝis Waringhien; tio sama okazis ankaǔ al aliaj, ekz-e Mijamoto iĝis Miyamoto, naciisme, eĉ ŝovinisme, laǔjuĝe de esperantismo.

Kial, tiuj esperantistoj, permesintaj al si eniri en la mondon de Esperanto, ne volas ŝanĝi la literumon de siaj propraj nomoj ? Ĉu ilia esperantismo havas tian limon? Ŝerce mi diras: miaj nomoj, persona kaj familia, ambaǔ finiĝas per ~o, nome Tacuo Huĝimoto; mi ja estas, substantive kaj nominative, kompleta esperantisto; cetere, en la spirito de la gramatiko de Esperanto, mi ĉiam, en Esperantujo, skribas mian nomon tiel, propra nomo unue, kaj familia nomo due, malgraǔ mia japaneco.

 

Jes, malgraǔ mia japaneco, ĉar multaj japanoj sekvas naive sian japanisman vortordon kaj skribas: Huĝimoto Tacuo. Mi tamen opinias, ke ankaǔ propranome oni devas sekvi la gramatikon de Esperanto; kaj laǔ tio, estas logike skribi, kiel mi kutimas skribi, nome Tacuo Huĝimoto.

4. Mi sentas min reviviĝinta post pulmito

La 5an de oktobro 2006 oni ambulance enportis min en malsanulejon kaj mi kuŝis tie dum 12 tagoj pro pulmito kaj maligna sindromo (=pro kromefikoj de tro efikaj medikamentoj). Unu semajnon post eliro de la malsanulejo, la 16an de oktobro, mi grade resaniĝis de la pneǔmonio kaj rapide resaniĝis tago post tago, kvankam mi ne povis iri piede (do, mi rampis laǔ ŝtuparo), butonumi, kravati; mallonge: pro bona prizorgado fare de geflegistoj, precipe kelke da flegistinoj, tre kompetentaj, eĉ belaj, mi revigliĝis, sentante min kvazaǔ reviviĝinta.

 

Kun la reala sento preskaǔ renaskiĝinta, mi eniris en la jaron de apro: 2007. Mi decidis esti ĉiuflanke aktiva, precipe je verkado en ambaǔ lingvoj, japane kaj esperante. Meze de mia malsaneco mi ricevis inviton kontribui al ĉi tiu libreto. Volonte mi akceptis tion, kvankam tiumomente mi ne povis bone skribi pro iom paralizitaj fingroj en la dekstra mano.
En la jaro 2006 eliris du libroj: 1) “Esperanto tiel parolata --Interparola praktiko--”; 2) “Enkonduko al Esperanto -- Gramatiko laǔ Tacuo Huĝimoto”. Feliĉe, ili estas bone akceptataj, eĉ aperis jam samjare en aǔtuno korea traduko de 1).

 

Proprakorpe mi spertis, kial oni uzas unu saman vorton “akuŝi” por naski bebon kaj naski verkon. Senkonscie, aǔ sen rimarko pri tio, mi estis lacigita, preskaǔ tuj post la akuŝo de dua libro plus legado de ties presprovaĵoj, komence de oktobro, mi falis en staton, kompreneblan de neniu, inklude min mem: mi estis en danĝero eventuale morti pro pulmito plus maligna sindromo.

 

Malgraǔ ĉio, nun mi tamen fartas denove bone, kaj sentas min preta kontribui entute al Esperanto, pli konkrete al UEA internacie, JEI enlande, krom mia konstanta kunlaboro ĉe EPA, kie mi estas de jardekoj kolumnisto en ĝia revuo “Nova Vojo”.

Esperanto, kvankam naskita profunde en la sino de Eǔropo, estas kaj devas esti tamen lingvo komuna ne sole por eǔropanoj, sed ankaǔ idiomo universala por ĉiuj homoj de la mondo; do ĝi estas, aǔ almenaǔ celas esti “lingvo neǔtrale homa” laǔ la Zamenhofa ideo kaj idealo. Sole pro tiu konstato kaj kredo je tio, mi restas en Esperantujo kaj klopodis diversmaniere ĝis nun kaj tiudirekte faros eĉ pli multe en la proksima estonteco.

 

“Kie vi loĝas? ”
“Mi loĝas en Eǔropo “
“Eǔropanujo? “
“Jes, ankaǔ tiel bone.“
“Salut’ el Japanujo!!”

 

(Kiote, 2007.01.31)