
Forpasis Tacuo Huĝimoto, konata kiel s-ro fenestro,
frumatene 27an de septembro, 2020!

Bonvenon al "Verkoj de Tacuo"...
Enkonduke ー Tacuo Huĝimoto
Laŭ instigo de kelkaj, mi nun lanĉas ĉi tiun hejman paĝaron, kiu estas redaktata en Esperanto por la internacia publiko, kaj japane por la enlanda. Ties enhavo konsistas el verkoj de Tacuo Huĝimoto, aŭ originale verkitaj aŭ tradukitaj el la japana. Espereble, ĝi kreskos grade en la venontaj jaroj, danke al interesiĝo de afablaj legantoj.
Kore salutas...
Biografieto
Tacuo Huĝimoto (1935~ ) naskiĝis en Formozo, kreskis en gubernioj Hjogo (1940~1944) kaj Kumamoto (1944~1951); poste loĝis en Kioto (1951~1962), Nagoja kaj Fukui (1962~1965), Kameoka (1965~1966); ekde 1966 daŭre loĝas en Kioto.
En Kumamoto lernis ĉe mezgrada lernejo laŭ postmilita nova sistemo, sed en Kioto lernis en nenia lernejo. Dum pluraj jaroj regule vizitadis 3 bibliotekojn en Kioto kaj legis japane kaj esperante. En 1955 persone konatiĝis kun s-ro Miyamoto Masao kaj la oficejo de KLEG; tie ĉi poste servis volontule, ekz-e, kiel redaktoro de La movado (de aprilo 1959 ĝis aŭgusto 1962); poste deĵoris, danke al s-ro Kotohiko Macubara, ĉe AMO-Akademio por esperantaj aferoj (1962~1965).
En 1959 kune kun s-ro Tadao Umesao kunlaboris por la filmo de Daiei, produktita en Kioto, gvidante dialogojn en Esperanto, kiuj estis uzataj en multaj scenoj.
En 1961 Japana Esperanto-Instituto organizis en Nobejama specialan kurson dum unu semajno kun celo trejni parolkapablajn personojn. Kolektiĝis ĉirkaŭ 30, kaj 3 el ili estis konsiderataj kiel “kernoj” kaj estis unu el ili. Oni atendis, ke ĉiuj partoprenintoj funkcios hejme kiel kernoj por paroligi aliajn. Tia kurso poste nomiĝis “kunloĝado”, kaj diversaj organizaĵoj ĝin malfermis.
En 1963 edziĝis kun Masumi Mijauĉi; ŝi estis unu el la Nobejama-partoprenantoj. En la komenco de 1965, restis ankoraŭ senlabora kaj nur de aprilo 1965 eklaboris kiel esperantisto en Oomoto (ĝis decembro 2007): komence kaj fine po kelke da jaroj ĉe ĝia internacia fako, kaj intertempe dum 27 jaroj ĉe ĝia porjunula edukejo, kiel instruisto de Esperanto.
En la movado: komitatano de KLEG, konsiliano de JEI, estrarano de JEI (1991~2000), komitatano de UEA (1992~1999), estrarano de UEA (1999~2001); reprezentanto de eldonejo ludovikito (1973~ ).
Verkoj: kuntraduke: “Vivo de Zamenhof” de E. Privat (1965); japane: “Kio lin interesas, tio li estas” (1967); japane kaj esperante: “Esperanto tiel parolata” (2006); “Gramatiko de Esperanto – laŭ Tacuo Huĝimoto” (2006); esperante: “Kromeseoj” (2009).
Multe da artikoloj en diversaj revuoj, ekz-e, “felietone-feritone” en Nova Vojo de Esperanto-Populariga Asocio; versas tankaojn japane kaj esperante.
En 2008 ektradukis: “Rakontaro Genĝi” de Murasaki-Ŝikibu.
Informoj por Verkoj de Tacuo